Numero 112 – printempo 2016

Konfeso estas edukanto

Oni demandis iam la grekan saĝulon Taleson: – Kio estas la plej malfacila en la mondo? La respondo tekstis: – Plej malfacile estas ekkoni sin mem.

Malfacile ekkoni sin mem, ĉar ni estas kungluaĵo de du mondoj, kaprompaĵo por ni kaj ĉirkaŭaĵo. Kio pli, ni pritaksas nin ĉiam subjektive. Ni ne scipovas ekvidi nin en ĝusta lumo. Ni serĉas malbonon ekster ni – sed ne en ni.

Vi aŭdas diversajn projektojn: – sufiĉos ŝanĝi viv-kondiĉojn, – levi vivnivelon, – loĝkondiĉojn, – levi la kultu-ran nivelon de amasoj, kaj malaperos malbono, malaperos subaĉeto, koruptaĵoj, prizonoj.

Ĉu malaperos? Do mi demandas: Kial ili ne malape-ras tie, kie estas bonstato? Kial plej multe da krimoj estas en landoj, kie ofte altas la vivnivelo, bonstato? Kial ĝuste inter sinjoroj en frakoj, posedantoj de multaj akcioj, estas tiom da defraŭdoj? Kiu kulpas tion? Kulturo? Civilizacio? Progreso? Jes kaj ne. Kulpas homo. Verŝajne li ne matur-iĝis interne. Verŝajne la eksteran progreson li konstruadis sen kono de sia naturo, ekster ĝi. Kaj la naturo – kiel ni scias – pli inklinas al malbona ol al bona. La ekstera kaj la interna progreso devas iri samtempe. Oni devas edukiĝi, perfektiĝi spirite. Kaj ne estas eduko sen ekkono sin mem kaj sen helpo „de supre”.

Konfeso estas reflektoro lumiganta la homan inter-non, montranta la ĝustan fonton de malbono. Konfeso estas spegulo. Verdire la malbela homo ne ŝatas rigardi sin en spegulo, ne ŝatas rememori mankojn, kaj ŝarĝita per pekoj ne volas konfesi, ĉar tio postulas humilecon, kuraĝon, sin-kritikon, sed tio estas la ununura maniero, por fariĝi alia.

Sed mi timas paroli al vi pri la sankta konfeso, ĉar mi aŭdas jam malnovajn banalajn riproĉojn… ke tio estas elpensaĵo de pastroj, kontraŭa al homa naturo, humiliga por homa digno, ke pastroj ankaŭ estas homoj kaj havas pekojn ktp.

Kontraŭa al homa naturo – vi diras. Pro tio mi de-mandas: – Kial psikologio de profundo, psikanalizo, aplikas jam delonge t.n. psikanalizajn seancojn, dum kiuj paciento malsekretigas la plej sekretajn pensojn, agojn, travivaĵojn? Kial – mi demandas – krimuloj ofte ne eltenas nervozan streĉon kaj konfesas ĉion, eĉ fronte al fikciaj figuroj? Kial Voltero hurlis pro la doloro kaj malespero antaŭ morto, ne povante pekkonfesi? Kial Eichman, ankoraŭ je du jaroj antaŭ aresto, estante tute sekura, surbendigis siajn konfe-sojn? Tio estis preskaŭ suicida paŝo, entreprenita spite al memkonserva instinkto.

Kial – mi demandas – miloj da homoj serĉas iun, por priplendi, elĵeti el si ĉion? Verŝajne tiuj milaj leteroj, skri-bataj al redakcioj de ĵurnaloj, pri aferoj ofte tre personaj, konfirmas la bezonon pri almenaŭ surogato de konfeso. Jes. En la homa naturo estas la bezono konfesi, malfermi sian koron. Tion konfirmas tuta literaturo, ĉiu disaŭdigo, ĉiu letero, konfirmas tion la hodiaŭa babilema homo.

Kaj des pli, se tiu natura bezono de homa koro ren-kontiĝos kun restarigita spirita trankvilo? Kiam la konfeso fariĝas fonto de forto, de anima kaj korpa sano, fonto de nova vivo en la sanktiga graco?

Iu misiisto trovis en Kanado kadavrojn de indianoj kun arboŝelo kaj skribitaj sur ĝi pekoj. Estis tie ankaŭ vor-toj, ke tion, kio skribita, povas legi nur „nia patro misiisto”.

Unu el polaj ĵurnalistoj renkontas foje en Hindujo vojaĝanton kun mizeriĝinta vizaĝo rampantan surgenue kaj demandis lin: „Kiu vi estas kaj kien vi rapidas?” „Mi estas granda pekulo – li respondas – kaj de du jaroj mi rapidas al sankta urbo Banaraso, por pardonpeti diojn kaj liberiĝi de pekoj en la sanktaj akvoj de Gango. Mi trapasis jam surge-nue cent kilometrojn, restas al mi ankoraŭ ducent kaj ekĝo-jos baldaŭ mia animo”. – Pri tio sciis plej granda konanto de homaj animoj, tiu kiu diris: „Venu al Mi ĉiuj, kiuj estas lacigitaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi ripozigos vin”.

La sankta konfeso ne estas timigilo por malobeaj infanoj kaj ne aperu antaŭ vi kiel senanima formalaĵo. Ne estas tributo aŭ asekurkotizo en kazo de morto aŭ kristana entombigo. Ankaŭ ne estas „ekspresa lavejo seke”, kiam homo eniras malpura kun pekoj, kaj post du minutoj eliras sen pekoj. Ne, la sankta konfeso estas verko de Dia boneco kaj mizerikordo. Tio estas gesto de bona, mizerikorda Patro kaj gesto de pentanta filo sin ĵetanta en la brakojn de Patro. Tio estas renkontiĝo de homo kun Dio, plej esenca, kvan-kam pure interna, ĉe la konfesejo. Tio estas kunvivo de homo kun Dio kaj de Dio kun homo en la granda verko de savo kaj perfektigo.

 

Konfeso estas kuracisto kaj edukanto

 

Kuracisto – plej bona por malsanoj de animo, restari-ganta trankvilon, internan ekvilibron, ĝojon, kontenton kaj vivosencon. La efiko de konfeso estas animordo, finkom-preno kaj ekkono sin mem, sian rilaton al Dio, al homoj kaj kreitaĵoj. Ĝia efiko estas libereco kaj ĝojo. Ĝojo pro la re-paciĝo kun Dio, pro venko pri si mem, pri malbono, ĝojo pro la plenumita devo, ĝojo de pura konscienco.

Estas edukanto kaj aldone plej bona, ĉar kun ĉeesto de Kristo mem, donanto de graco kaj forto. Edukanto tre persona, instruanta humilecon, laboron pri si mem, batalon kontraŭ tentoj, peko, kaj armanta per disko de la dia graco.

Mi scias kaj komprenas, ke tio kostas, ke konfeso es-tadas neunufoje sufiĉe malfacila kaj peniga, ke postulas volforton kaj humilecon. Rekonas tion eĉ Słowacki en lete-ro al sia patrino, kiam li skribas: „Mi konfesos al vi, ke tio estas peno de penoj, tiu forbalaado el koro de ĉiuj malpur-aĵoj, tiu purigado de interna homo”.

Tio kostas. Ĉar kio en la homa vivo ne kostas penon, fortostreĉon, laboron? Sed la prezo ne tro alta, kaj valoro – senfina. La prezo – konfido al Dio, la prezo de infana amo al patro, la prezo de bona volo… Sed ne forgesu, kion diras saĝulo de la Sinjoro: „Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estas feliĉa, sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardo-nita” (Sen 28:13).

Iu diris, ke la Eklezio ne havus malamikojn, se en ĝi ne estus konfeso, ordono pri ĉasteco kaj instruo pri infero. Ankaŭ vi ne havus riproĉojn, se el sankta konfeso ne rezul-tus konkludoj ligitaj kun via vivo, se vi kuraĝus vivi noble kaj pure.

Sur konfeson eblas diverse rigardi, tra diversaj vitroj. Ĉu vi vidis eble iam bildon kun diversa temo? Estas tiaj. Mi mem vidis tian bildon: – unuflanke Kristo kiel Juĝisto, centre Kristo surkruce, kaj dekstraflanke la Koro de Jesuo plena de amo kaj pardono. De kiu flanko vi rigardas sur la sanktan konfeson? Kio ĝi estas por vi? Ĉu vi vidas en ĝi Kriston, Lian Plejsanktan Koron, plenan de amo kaj par-dono?                      P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.110, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony