Kio atendas nin post la morto?
Kio atendas nin post la morto?
Konata estas kaj enskribita en oficaj libroj la dato de nia naskiĝo – konata estos iam al homoj kaj estos enskri-bita en libroj la dato de nia morto.
Dio, nia Patro, kiu ĉion scias, konas jam nun la ho-ron de nia morto. La psalmo 90 diras: „Mil jaroj estas en Viaj okuloj [Dio] kiel la hieraŭa tago, kiu pasis” (Psa 90:4) kaj „La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj kaj ĉe forteco okdek jaroj” (Psa 90:10). Kio atendas nin post la morto?
Dia juĝo
La Dia juĝo estas lumo de Dia amo, ĉar Dio estas amo. Post la morto atendas nin la Dia justeco, sed alia ol homa. La Dia justeco estas plena de mizerikordo. Per la okuloj de bona Dio ni ekvidos tutan nian vivon – la tutan bonon kaj la tutan malbonon de ni faritan. Ni ekkonos ĝis-fine la amon de Dio. Se ni jam nun ĝin ĝisfine ekkonus, ni ne povus jam plilonge en la korpo vivi sur la tero. Sinjoro Jesuo parolas: „Jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon […]. Ĉiu, kiu faras malbonon, evitas la lumon, kaj ne alproksimiĝas al la lumo […]. Kiu obeas al la vero, ve-nas al la lumo, kaj la lumo montras al ĉiuj, ke en liaj agoj li obeis al Dio” (Joh 3:19-21).
Ĉielo-premio
Kristo diras: „En la domo de mia Patro estas multaj loĝejoj. […] Mi iras por pretigi al vi lokon” (Joh 14:2). Por ĉiu homo Sinjoro Jesuo preparis lokon en la ĉielo, lian propran, unikan, kiu estos okupita de neniu alia. La ĉielo tio estas la plena unuiĝo kun la Sankta Triunuo, kun la Dio de amo: Patro, Filo Jesuo Kristo kaj Sankta Spirito. Tio estas la unuiĝo kun Maria, Dipatrino, kun sanktuloj kaj kun ĉiuj homoj, kiuj estas en la ĉielo. Tio estas la ĉiamdaŭra premio por ĉiu, eĉ plej malgranda, bono farita en nia sur-tera vivo. Ĉe fino de la tempoj en la feliĉo de ĉielo parto-prenos ankaŭ nia korpo. Per Kristo ni releviĝos, ni estos iam samkiel Maria, Dipatrino, kun animo kaj korpo en la ĉielo.
Purgatorio
La Dia amo permesas al ni ankoraŭ post la morto pentofaron pro pekoj – pentofaron neplenumitan surtere. La purgatorio ne estas loko, sed stato. La purgatorio ne estas Dia puno en homa senco de la vorto, en kiu la puno kutime estas identigata kun ia revenĝo. La purgatorio estas efiko de tio, kio en nia surtera vivo estis manko de amo, kio estis malbona. Ĝi estas sufero de sopiro al Dio, liberigo de ĉio, kio nin de Dio apartigas, precipe de orgojlo kaj egoismo. La mortintojn en purgatorio ni povas helpi per preĝado, pentofarado, per oferitaj Mesoj, Komunioj, indul-gencoj kaj per riparo de malbono, kiun ili mem ne sukcesis ripari dum vivo. Ĉiuj, kiuj estas aŭ troviĝos en la purgato-rio, estos iam en la ĉielo.
Infero
La Dia amo estas tiel granda, ke permesas al homo fari plenan uzon de la donaco de libereco. La homo povas elekti Dion aŭ Lin forĵeti. Povas fari bonon, sed povas an-kaŭ fari malbonon. Dio volas kondamni neniun homon: „Dio sendis sian Filon en la mondon, ne por kondamni la mondon, sed por ke la mondo per Li saviĝu” (Joh 3:17). En sia amo Dio batalas ĝisfine pri la savo de ĉiu homo. Estas la homo mem kiu – per sia libervola kaj konscia malbona elekto, per sia obstino, malamo, orgojlo aŭ malĉasteco – kondamnas sin al infero.
La infero estas terura loko, forperdo de Dio por ĉiam, malespero, senĉesa akompano de satano, daŭra mal-bono, nekapablo por amado – malamo al Dio kaj al ĉiuj kreitaĵoj.
Fino de la mondo
La Sankta Skribo revelacias al ni la veron pri la lasta Kristreveno sur la teron. Tiu veno estos la definitiva venko de bono super malbono. Ĝi estos manifestado de tuta bono, ĝojo, feliĉo kaj perfekteco, al kiu ni sopiras. Tial post la libro de Apokalipso, kun la tuta Eklezio kaj el profundo de nia koro ni vokas: „Venu, Sinjoro Jesuo!” (Apo 22:20).
Sac. Marcin Węcławski
(El: Miłujcie się! N-ro 2017-04; p.27; e-igis S.P.)