Kial vi ne venas?

Kial vi ne venas?

Kara junularo!

 

Iam juna homo estis vokita al militservo. Baldaŭ poste li malsaniĝis je tifo. Lia sanstato estis senespera. Lia patro, ricevinte informon pri la malsano de filo, prenis dor-sosakon, enmetis panon, kiun patrino bakis por la malsan-ulo, kaj ekvojis. Post tri tagoj li alvenis al la celo. Oni de-klaris al li, ke la filo estas mortanta. La malsanulo ne don-adis vivosignon. La desperanta patro elprenis panon el dor-sosako kaj ekvokis: – Jozefo, rigardu, jen la pano el hejmo, pano kiun via panjo por vi bakis! La malsanulo vigliĝis. Larĝe li malfermis la okulojn, ridetis, prenis la panon kaj komencis manĝi. De tiu momento lia sanstato pliboniĝadis ĉiutage. Baldaŭ li tute resaniĝis. La pano el hejmo redonis al li fortojn kaj sanon…

 

La Sinjoro estu kun vi…

 

Ni ĉiuj similas al tiu malsana soldato: en ĉi tiu mon-do, malproksime de patra domo, vundoplenaj, kun infektita sango de Adamo kaj… jen okazas io nekutima. Sur tiu nia planedo aperas Dio mem. Per siaj piedoj Li sanktigas ĉi tiun teron kaj aspergas per sia sango. Kio pli, Li restas kun ni en maniero plej simpla kaj mistera. Restas por ĉiam. „Vi memoras pri la tero, kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas” (Psa 65:10).

 

La homaro travivas la plej grandiozan „Dominus vo-biscum” [la Sinjoro estu kun vi], ĉar kompare al tio, kio estis la restado de Dio en jerusalema templo, kaj eĉ estado de historia Kristo antaŭ dudek jarcentoj, limigita de loko kaj tempo?

Sed ne estas fino. Por Dio tio estis tro malmulte. Li volas eniĝi en nin, esti unu el ni: „Por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu” (Joh 17:22). Sin trudas al ni la de-mando: kio instigis Dion, ke „Li fordonis sian unikan Filon por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, sed havu eternan vi-von”? La respondo sonas: „Ĉar Dio tiel amis la mondon” (Joh 3:16).

La amo tion kaŭzis, ke Li ne hezitis veni sur la teron kaj resti en la muroj de fridaj preĝejoj, malgraŭ malvarmo reganta en la homaj koroj, malgraŭ profanado kaj sakrile-gio, malgraŭ malvarmeco kaj facilanimeco de milionoj da katolikoj.

La amo estas simpatio de amanto al amato. Jesuo similiĝis al ni en ĉio – krom peko. „Li malplenigis sin ĝis sklaviĝo, fariĝante homo kiel ni” (Flp 2:7). Kiel patrino, vidante sian infaneton skolditan, senkuraĝigitan, deziras ĝin kvietigi, klinante sin al tero, alprenante ĝiajn movojn, imitante ĝian parolon kaj logante al si. Same ankaŭ Dio procedis rilate al la homo. Li proksimiĝis al li, similiĝis en ĉio, krom peko, eĉ de la unua momento de vivo, ĝis la mor-to sur kruco. La amo estas ofero kaj sindediĉo. „Neniu ha-vas amon pli grandan ol tiu, kiu donas sian vivon por siaj amikoj” (Joh 15:13).

Ĉi tie mi rememoras la rakonton pri reganto, vivinta en pasinta jarcento en Oriento: – Volante elradikigi el sia lando subaĉeton, koruptadon kaj aliajn deliktojn, li eldonis severajn regulojn kaj punojn. Al kaptito ĉe misfaro minacis publika punbatado. Evidentiĝis, ke la unua persono kaptita ĉe subaĉeto estis lia propra patrino. Justeco devis plenum-iĝi. En ĉeesto de amaso la reganto donas ordonon. Sbiroj pretas plenumi la verdikton. En la lasta momento filo deŝo-vas sian patrinon kaj klinas sian dorson sub vipojn… Post elteno de punbatado, li rektigas la dorson, sin turnas al amaso kun la vortoj: „La justeco plenumiĝis”.

Tiamaniere konkordiĝis amo kaj justeco. Io simila – sed en multe pli alta grado – okazis en la historio de hom-aro. Kristo prenis la ŝarĝon de sufero sur sin. „Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita” (Mat 18:11) „Neniu havas amon pli grandan ol tiu, kiu donas sian vi-von por siaj amikoj” (Joh 15:13). La amo, estas unuiĝo. Estas natura strebado de amo granda kaj vera. Kuniĝo, es-tas simileco kaj kunigo de animoj, koroj kaj mensoj. Tio estas ankaŭ senĉesa deziro de la Dia Koro. Volante ebligi tiun grandan deziron, Li eltrovas la Dian manieron, gran-dan kaj simplan: Li iĝas nutraĵo, pano. Kvazaŭ Li subrigar-dus nian vivon, kvazaŭ Li scius, ke ni ne povos rezigni pri pano, same ankaŭ pri Li. „Sen Mi vi nenion povas fari” (Joh 15:5). „Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne” (Joh 6:51).Tion komprenis ĉiuj adorantoj de la eŭkaristia Jesuo, martiroj de ĉiuj jarcentoj. Kaj tiuj, kiuj iris sur la arenon de roma Koloseo, kiel ankaŭ tiuj, kiuj iris al krematorioj. Kaj al vi sin turnas la sama Kristo kun la vortoj: „Venu al mi ĉiuj” (Mat 11:28).

Ĉe enirejo al unu el katedraloj en Okcidento estas videbla tia surskribo:

„Mi estas la vojo – kaj vi ne sekvas min,

Mi estas la vero – kaj vi ne kredas al mi,

Mi estas la vivo – kaj vi ne serĉas min,

Mi estas via Dio – kaj vi ne preĝas al mi”.

Iu diris, ke la historio de homaro kaj de ĉiu homo, estas la serĉado de Dio fare de homo kaj la serĉado de homo fare de Dio. Unuj serĉas Lin kaj renkontas Lin sur diversa vojo, aliaj serĉas kaj ne trovas, ĉar plejofte mal-bone serĉas, aŭ ne volas trovi Lin. Tamen plejofte serĉas Lin kaj preterpasas Lin.

Al kiu grupo vi apartenas? Prefere vi timas renkont-iĝi kun Li kaj unuiĝi en la Komunio, malgraŭ ke vi serĉas Veron, Vojon, Forton, sencon de la vivo. Vi timas, tial vi serĉas pretekstojn, kiel tiuj invititaj al festeno en la Evan-gelio, ĉu ne?

Vi ekskuzas vin per manko de tempo, per pekoj, per tentoj, per maloportunoj. Tiel, kvazaŭ nur sanuloj bezonus kuraciston, kaj ne malsanuloj, kaj kiuj malbone fartas… Kvazaŭ Jesuo ne estus nia Savanto?

Kaj Savanto – estas iu pli ol frato, ol plejbona amiko. Ne parolu kun s-ta Petro: „Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo” (Luk 5:8), sed kontraŭe, ripetadu post li tiujn ĉi vortojn: „Sinjoro, al kiu ni iru? Nur Vi havas vortojn de eterna vivo” (Joh 6:68). Venu, Sinjoro Jesuo! Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.129, tr. SP)

___________________________________________________________________________________

 

Grava anonco!

Bona informado estas fundamento de agado!

 

La 39. Esperantistaj Preĝtagoj en Ĉenstoĥovo okazos en la tagoj 9a, 10a kaj 11a de oktobro 2015, kiel kutime en Domo de Kongregacio de Mizerikordaj Fratulinoj, ĉe la strato s-ta Barbara 43, gvidos ilin sac. Roman Gmyrek, landa animzorganto de esperantistoj.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony