Kia estas nuntempa junularo
Kia estas nuntempa junularo
En landoj troviĝantaj en t.n. „transira periodo” dum nuntempaj kondiĉoj la problemo „patroj kaj infanoj” ak-ceptas pli diversan sonoron. Tiuj ne estas simple malobe-emaj infanoj, kiuj zorgigas siajn gepatrojn. Ili estas obse-ditaj de ideoj, kiuj plifrue, pro manko de plurismo de opi-nioj, estis konsiderataj kiel netolereblaj, eĉ kiel ŝtatperfido. Pro tio nun ofte aŭdeblas frazoj de plenaĝuloj: „Tio ne es-tas nia junularo”.
Tuj aperas la demando: „sed kies ĝi estas?” Ili ne al-flugis al ni de luno! Tio estas nia junularo! Simple la tempo nun estas alia. Ĝi ŝanĝiĝas, samtempe ŝanĝiĝas ankaŭ la junularo!
Rimarkinde, ne ĉiuj junuloj estas anĝeloj laŭ gepatraj deziroj, sendepende de sociordo!
Iufoje aĝuloj rigardas junularon kiel en spegulo, sed ne vidas tion, kion ĝi deziras. Aliuloj tute ne memoras, kiaj ili mem estis dum junuleco. Bedaŭrinde, ili ne komprenas ke la spegulo de la vivo estas iom alia, pli diversa. Hodiaŭa junularo tute ne similas al geknaboj vivintaj dum Stalina periodo, kiam oni devis silenti, kaŝi sian opinion, kiam ne-cesis subiĝo al administra-komanda sistemo de regado.
Fama scienculo en pasinta jarcento diris: „Kion jun-ularo ekdeziras hodiaŭ – tio estos morgaŭ”. Malgraŭ mal-kontento de gepatroj, junula aktiveco plifortiĝas multflanke (kantoj, vestoj, laboremoj ktp); la olduloj kutimas demandi: „Kion ni devas fari?”
La respondo estas: „Atendi! Atendi ĝis ili plenaĝos, sidiĝos antaŭ libroj, antaŭ komputiloj, kaj demandos sin „Kiu kulpas?” kaj poste komencos serĉi respondon „Kio estas farenda?”. Ili ekserĉos kaj sole trovos la respondon. Ŝanĝiĝas tempoj, homoj, ŝanĝiĝas vivmanieroj. Estas bul-gara popoldiro „Se ni vivos, eble ni vidos”.
Ivon Tr. Minĉev