Numero 114 – aŭtuno 2016

Juna Mesio

La modo por la biblia kino ne preterpasas. Tuj post la perfekta „Resurektinto” al kinejoj eniras la filmo pri la infaneco de Jesuo.

La ideo debatebla? Freneze, precipe ke oni apogis ĝin ne nur je apokrifoj kaj protoevangelioj, sed ankaŭ je la romano de Ann Rice. La aŭtorino interalie de „Intervjuo kun vampiro” trairis eventoplenan konvertiĝon al katolik-ismo kaj forlasis la tenebrajn rakontojn favore al religiaj historioj de Jesuo. Tamen ŝi denove ektroviĝis ekster la Eklezio, kiu laŭ ŝia opinio estas homofobia.

„Juna Mesio” ne vekas feliĉe la teologian diskut-adon. Tio estas la inspira vizio de la infaneco de Jesuo, kiu kune kun Maria kaj Jozefo aliras la veron pri sia naturo. La reĝisoro Cyrus Nowrasteh ne interesiĝas pri la kolizio de korpeco kaj spiriteco de Jesuo en la modernisma eldono. Li montras la resanigojn faritajn de la 7-jara Kristo, liajn disputojn kun rabenoj, sed ankaŭ la infanajn kverelojn kun samaĝuloj.

La filmo estas artisme fora de la bonegaj vizioj de Jesuo fare de Scorses, Gibson aŭ Pasolini, kvankam danke al la klimata muziko de John Debney („Pasiono”) kaj bonaj fotaĵoj distingiĝas super la plimulto da „christian movies”. Paradokse la plej interesa figuro estas ĉi tie centuriono (kiel kutime la bona Sean Bean), kiu partoprenis en la bebmasakro laŭ la ordono de Herodo. Nun plena de spiritaj duboj li ekstaras vidalvide kun la eta Jesuo. Interese kaj spite la skemon prezentita estas ankaŭ Satano – la bel-aspekta falinta anĝelo kun blondaj haroj, incitanta, menso-ganta kaj akompananta Jesuon ĉiupaŝe. Sankta Ignaco en „Spiritaj ekzercoj” instigas al imago en preĝado. Tiu filmo povas esti ĝuste tia ekzerco. Kvankam ĝi ne postlasos escepte fortajn impresojn artismajn nek konvertos nekred-antojn, almenaŭ inspiros konsiderojn pri la maturiĝado de Jesuo al la konscio esti Dia Filo.

 

„Młody Mesjasz”, reż. Cyrus Nowrasteh, dystr. Rafael Film

 

Łukasz Adamski, EL: „wSIECI”, 2-8 majo 2016, paĝo 58-59

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony