Numero 116 – printempo 2017

Jubilea Akto de Akcepto de Jesuo Kristo kiel la Reĝo kaj Sinjoro

Senmorta Reĝo de Jarcentoj,

Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio kaj Savanto!

 

En la jubilea jaro de la 1050-jariĝo de la Bapto de Pollando, en la jaro de eksterordinara Jubileo de Mizeri-kordo, jen ni, poloj, ekstaras antaŭ Vi (kune kun niaj aŭto-ritatoj klerikaj kaj laikaj), por agnoski vian Regadon, subiĝi al via Leĝo, konfidi kaj oferi al Vi nian Patrujon kaj la tutan Nacion. Ni konfesas fronte al la ĉielo kaj la tero, ke ni bezonas vian reĝadon. Ni konfesas, ke Vi sola havas je ni la sanktajn kaj neniam estingiĝintajn rajtojn. Pro tio kun humileco klinante niajn vizaĝojn antaŭ Vi, Reĝo de la Uni-verso, ni rekonas vian Regadon super Pollando kaj tuta nia Nacio, vivanta en la Patrujo kaj en la mondo.

 

Dezirante adori la majeston de via potenco kaj gloro, kun granda kredo kaj amo ni vokas: Reĝu al ni Kristo!

– En niaj koroj – Reĝu al ni Kristo!

– En niaj familioj – Reĝu al ni Kristo!

– En niaj paroĥoj – Reĝu al ni Kristo!

– En niaj lernejoj kaj klerigejoj – Reĝu al ni Kristo!

– En la soci-komunikiloj – Reĝu al ni Kristo!

– En niaj oficejoj, lokoj de laboro, servo kaj ripozo – Reĝu

al ni Kristo!

– En niaj urboj kaj vilaĝoj – Reĝu al ni Kristo!

– En la tuta pola Nacio kaj Ŝtato – Reĝu al ni Kristo!

 

Ni benas Vin kaj dankas al Vi, Sinjoro Jesuo Kristo:

– Por la nesondebla Amo de via Plejsankta Koro – Kristo,

nia Reĝo, ni dankas!

– Por la graco de sankta bapto kaj por la alianco farita kun nia Nacio antaŭ jarcentoj – Kristo nia Reĝo, ni dankas!

– Por la patrina kaj reĝa ĉeesto de Maria en nia historio – Kristo nia Reĝo, ni dankas!

– Por via granda Mizerikordo montrata al ni konstante – Kristo nia Reĝo, ni dankas!

– Por via fideleco malgraŭ niaj perfidoj kaj malfortoj – Kristo nia Reĝo, ni dankas!

 

Konsciaj pri niaj kulpoj kaj ofendoj faritaj al via Koro ni pardonpetas por ĉiaj niaj pekoj, kaj precipe por la sindeturnoj disde la sankta kredo, kaj por la manko de amo fronte al Vi kaj al proksimuloj. Ni pardonpetas Vin por la naciaj sociaj pekoj, por ĉiaj malvirtoj, miskutimoj kaj sklavigoj. Ni deturnas nin de la demono kaj de ĉiuj ĝiaj aferoj.

 

Humile ni subiĝas al via Regado kaj al via Leĝo. Ni devontigas nin ordigadi la tutan nian vivon personan, fami-lian kaj nacian laŭ via Leĝo:

– Ni promesas defendi vian sanktan honoron, proklami vian reĝan gloron – Kristo nia Reĝo, ni promesas!

– Ni promesas plenumi vian volon kaj gardi la honestecon de niaj konsciencoj – Kristo nia Reĝo, ni promesas!

– Ni promesas zorgi pri la sankteco de niaj familioj kaj pri la kristana eduko de infanoj – Kristo nia Reĝo, ni prome-sas!

– Ni promesas konstrui vian regnon kaj defendi ĝin en nia nacio – Kristo nia Reĝo, ni promesas!

– Ni promesas aktive engaĝiĝi en la vivon de la Eklezio kaj gardi ĝiajn rajtojn – Kristo nia Reĝo, ni promesas!

Unika Reganto de ŝtatoj, de nacioj kaj tuta kreitaro, Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de regantoj!

Ni konfidas al Vi la polan Ŝtaton kaj regantojn de Pollando. Faru, ke ĉiuj subjektoj de povo praktiku la reg-adon juste kaj starigu la leĝojn konformajn al viaj Leĝoj. Kristo Reĝo, kun la fido ni konfidas al via Mizerikordo ĉion, kio konsistigas Pollandon, kaj precipe tiujn membrojn de la Nacio, kiuj ne iras laŭ viaj vojoj. Pridonacu ilin per via graco, lumigu per la forto de la Sankta Spirito kaj ĉiujn nin alkonduku al eterna unueco kun la Patro.

 

En la nomo de la frata amo ni konfidas al Vi ĉiujn popolojn de la mondo, kaj precipe tiujn, kiuj fariĝis la kaŭzintoj de nia pola kruco. Faru, ke ili rekonu en Vi sian legitiman Sinjoron kaj Reĝon kaj utiligu la tempon donitan al ili de la Patro por la memvola subiĝo al via regado.

Sinjoro Jesuo Kristo, Reĝo de niaj koroj, degnu fari niajn korojn laŭ la modelo de via Plejsankta Koro.

Descendu via Sankta Spirito kaj renovigu la vizaĝon de la tero, de ĉi tiu tero. Apogu nin en religado de la sin-devigoj fluantaj el ĉi tiu nacia akto, gardu de la malbono kaj efektivigu nian sanktigon.

En la Senmakula Koro de Maria ni metas niajn deci-dojn kaj sindevigojn. Al patrina zorgo de la Reĝino de Pollando kaj al la propeto de ĉiuj Patronoj de nia Patrujo ni ĉiuj nin konfidas.

 

Reĝu al ni, Kristo!  Reĝu en nia Patrujo, reĝu en ĉiu nacio – por pligranda gloro de la Plejsankta Triunuo kaj por savo de la homoj. Faru, ke nian Patrujon kaj la tutan mondon ampleksu via Regno: regno de vero kaj vivo, reg- no de sankteco kaj graco, regno de justeco, de amo kaj paco.

Jen Pollando en la 1050-a datreveno de sia Bapto solene agnoskis la reĝadon de Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

 

La Jubilea Akto de Akcepto de Jesuo Kristo kiel la Reĝo kaj Sinjoro estis solene eldirita la 19-an de novembro 2016 en la sanktejo de Dia Mizerikordo en Krakovo-Łagiewniki, en la Dimanĉo de Kristo Reĝo, kaj ripetita en ĉiuj paroĥoj en Pollando la 20-an de novembro 2016.

 

El: Nasz Dziennik, sabato-dimanĉo – 19-20 de novembro 2016

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony