Numero 110 – aŭtuno 2015

Hemoragio (sangelverŝo)

Gravega! Akceptu tiun informon serioze!

 

Tiu gravega informo povas forsavi ies vivon.

 

Vera okazintaĵo:

 

Dum somera kradrostado unu el sinjorinoj subite stumblis kaj falis sur teron. Ŝi certigis, ke ŝi fartas bone, kaj ke nenio al ŝi estas, ke ŝi nur ekglitis, ĉar ŝi havas novajn pantoflojn (kelkaj personoj proksime volis telefoni por sanitara helpservo). Amikinoj helpis al ŝi leviĝi kaj donis novan teleron kun manĝaĵo. Tiu sinjorino ŝajnis iom kons-ternita, sed malgraŭ tio ŝi decidiĝis festeni, tiel kvazaŭ al ŝi nenio okazus.

Malfruvespere ŝia edzo telefonis al amikoj kaj sci-igis, ke sanitara rapidservo prenis la edzinon al hospitalo. Ŝi mortis je la 18-a sekvan tagon. Montriĝis, ke ŝi ricevis cerban hemoragion dum la aranĝo.

Se ŝia edzo aŭ amikoj scius, kiel diagnozi la cerban hemoragion, eble ili povus forsavi ŝian vivon.

 

Kiel savadi en la kazo de cerba hemoragio.

 

Specialisto neŭrologo asertas, ke se paciento ektrovi-ĝus sub lia zorgo dum tri horoj, tiam estas ebleco finkuraci la efikojn de sangelverŝo. La malfacilo konsistas en rekono de simptomoj kaj en starigo de simpla diagnozo dum tri ho-roj.

Kiel rekoni sangelverŝon?

 

Ofte malfacile estas rekoni simptomojn. Apopleksia ikto povas esti hemoragia (elvokita per sangelverŝo al cer-bo) aŭ iskemia (elvokita per reteno de sangalfluo al cerbo). Ĝuste la manko de scio povas havi fatalajn efikojn, se la personoj proksime ne scias kiel rekoni la simptomojn de sangelverŝo.

 

Kuracistoj interkonsentis pri simpla metodo kiel re-koni sangelverŝon, starigante tri demandojn/taskojn:

 

  1. petu ke paciento ridetu
  2. petu ke paciento suprenlevu ambaŭ manojn
  3. petu ke paciento ripetu simplan frazon

(ekz.: hodiaŭ estas bela vetero)

Se persono havas malfacilojn kun unu el ĉi taskoj, tuj voku aŭtoambulancon (reanimadan) kaj priskribu simptomojn.

 

Kuracistoj rimarkis, ke ĝuste per tiu maniero eĉ laiko scipovas rimarki tiujn simptomojn kiel: neplenlertecon de vizaĝmuskoloj, mankon de fortoj en manoj kaj malfacilojn kun parolo. Kaj nun ili sin turnas al ĉiuj, por ke ĉiu ekme-moru tiujn tri bazajn testojn. La disvastigo de tiuj tri taskoj ebligos rapidan diagnozon, plifruan kuracadon de sangel-verŝo kaj eviton de daŭra kripleco.

 

Unu el kuracistoj konstatis, ke se ĉiu kiu ricevos tiun informon kaj sendos ĝin plu, al 10 amikoj, povas forsavi almenaŭ unu vivon.

 

Tial, vi estu bona amiko kaj dividu tiun informon al kiel eble plej granda nombro da amikoj!

 

Tio povas forsavi ies vivon.

 

(Teksto prenita el Interreto)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony