Numero 113 – somero 2016

Galaj plendoj – la pola trezoro

El scenejo kaj el malantaŭ kulisoj

 

La karesma diservo „Galaj plendoj” de pli ol 300 jaroj celebratas en polaj preĝejoj. Lamentadoj ĉiam kortuŝas fidelulojn kaj ne ĉesas inspiri artistojn.

 

Aŭtoro de ĉi tiu verko estas sac. Laŭrenco Stanislavo Benik el la kongregacio de pastroj misiistoj ĉe la preĝejo al Sankta Kruco en Varsovio. Galaj plendoj, celebrataj jam de la jaro 1704, aperis prese en la jaro 1707 kun la specifa por ĉi epoko titolo: „Garbo da mirho el la Getsemana Ĝardeno aŭ Lamenta meditado de amara Suferado de la Dia Filo […] dum pasiona diservo en Karesmaj Dimanĉoj, ĉirkaŭ vespraj horoj. Kun aldono de kurteta diservo al la Plejsankta Sakra-mento”.

Teksita el barokstila metaforaro la preĝa teksto kon-sistas el tri partoj. Ĉiun el ili kreas: Instigo, Himno, Lam-ento de animo pri la suferanta Jesuo, Interparolo de animo kun la doloranta Patrino kaj religia petkanto Kiu por ni portis vundojn. Galaj plendoj disvastiĝis fulmrapide en pre-ĝejoj de tuta Pollando, inter ĉiuj statoj.

Nuntempe pasionajn kantojn el la rondo de galaj plendoj sukcese surbendigadis interalie Stanislavo Sojka kaj Antonina Krzysztoń. La plej freŝa evento fonografia estas la disko „Stabat Mater Dolorosa” de Adamo Rymarz kaj Vitoldo Janiak. Rymarz, la ŝatata kantisto, akiradis pre-miojn dum la festivaloj gospel, koncertas, instruas ĵazan kanton. Janiak estas unu el plej bonaj polaj ĵazaj pianistoj de lastaj jaroj, laŭreato de multaj konkursoj, kreinto de bonegaj diskoj, interalie: „Cinema Meets Jazz” kaj „Ekludu vian muzikon”. En komuna entrepreno la artistoj sukcesis bonege eksponi la mistikan karakteron de karesmaj kantoj.

Galaj plendoj – la trezoro de la polaj spiriteco, litera-turo kaj muziko – malgraŭ la provoj traduki al lingvoj litova, germana, angla ne kapablis transpaŝi lingvajn kaj kulturajn barierojn. Povas tion ŝanĝi la plej freŝa iniciato de la sciencistoj de KUL (Katolika Universitato Lublina), kiuj fintradukis la tekston de diservo en la hispanan lingvon. Kun la intenco disvastigi la galajn plendojn en la landoj, en kiuj ĉi tiu lingvo dominas. Al kreita tiumaniere publikaĵo „Amargas lamentaciones” estas aldonitaj du diskoj. Sur la unua „Galaj plendoj” kantas hispane la koruso Vina del Mar el Ĉilio. Sur la dua la plenumantino de leĝere ĵazanta versio estas la lublina kantistino Diana Świder.

Adam Ciesielski    E-igis: Stanisław Śmigielski

El: Semajnrevuo: wSIECI, n-ro 9/2016

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony