Numero 103 – marto 2014

FORTO DE LA PREĜO

Analizante la nunan situacion, eblas diri, ke ni lasis al ni altrudi mondkoncepton paganan, nekristanan, laikan, tute ignorantan la spiritan sferon. La kristaneco por multaj fariĝis hodiaŭ nur „ceremonia kulto”.

Dume la kristaneco konsistas en la konfido al Dio, nepras sekvi tion, kion Dio al ni diris pri si mem kaj pri la mondo, tion finkompreni kaj agnoski kiel veron. Kaj Dio respondis al ĉiuj plej afliktantaj la homarom demandoj: Kio ni estas kiel homa gento? De kie ni venas kaj kien ni celas? Kia estas la homa digno kaj suferosenco? Kial ni spertas la realecon de morto?

Dio disetendis antaŭ ni la perspektivon de vivo eter-na. Li determinis ankaŭ la prezon de homa digno – jen estas la prezo de la sango de Lia Filo agonianta surkruce. Ĉar tie la Sinjoro konfesis al ni sian amon ĝis la fino, metis en niajn manojn la potencon de sia venko. Tamen oni me-moru, ke la povo super malbono metita estas en la manojn nur de tiuj, kiuj ekkredis je Li.

Post sia releviĝo Jesuo diris: „La kredantoj faros mi-raklojn; alvokante mian nomon, ili elpelos demonojn, pa-rolos per novaj lingvoj, prenos per siaj manoj serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin. Sur malsanuloj ili metos la manojn, kaj ili saniĝos”. (Mar 16:17-18; kp RM-Legaĵaro).

Ni rimarku, ke Sinjoro Jesuo la povon super malbo-no ne donas al iu ajn. Nur tiuj, kiuj sekvos Jesuon kaj ĝis-fine konfidos al Liaj vortoj kaj al Lia Eklezio, povos profiti la povon super malbono. Tiam manifestiĝados forto de la preĝo, forto de la fasto, forto de la viva, vera, kristana kre-do.

Konataj estas kristanoj, kiuj ekkredis ĝisfine, iris post Dio kiel frenezuloj. Ĉirkaŭ ili okazadis manifestacioj de la Dia potenco. Jen la famaj sanktuloj de la 20a jarcento – S. Maksimiliano Maria Kolbe, S. Patro Pio, S. Ŝarbelo Maronito, S. Fratino Faŭstina ktp. Ili estas la frenezuloj de la Dia Mizerikordo, frenezuloj de la konfido al Dio kaj al Lia Vorto.

Se ni volas tuŝi la efikecon kaj potencon de la preĝo, do necesas alvoki la biblian fragmenton pri tio, kiel patro alkondukis al apostoloj sian filon demonhavantan. La apos-toloj tamen estis senhelpaj.

Kiam la patro diris pri tio al Jesuo, Jesuo responde diris: „Ho senfida kaj perversa generacjo (…) venigu lin al mi ĉi tien”. Jesuo severe admonis lin, kaj la demono eliris el li (…). Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin? Jesuo respondis: „Ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado”. (Mat 17: 17+).

Kiel tion ekkompreni? Kristo venkis la malbonon kaj la povon super ĝi donis al siaj disĉiploj. Jen estas la povo de Lia Nomo. Tiu unika Nomo kaŭzas, ke la infero antaŭ ĝi genuiĝas. Tamen, ke la homoj ne trouzadu la Dian Nomon, Sinjoro Jesus postulis de ni ankaŭ propran kontribuon en la batalo por savi la senmortajn animojn. Pro tio Li diras: Ĉi tiun specom oni povas elpeli nur per fastado kaj preĝado”.

Kio estas la fasto kaj preĝo? Tio estas mia interna engaĝiĝo, mia kontribuo, kiu estas ligita kun la rilato al Dio. Estas mia persona eniro en la misteron de Dia Mizeri-kordo. Mi enkondukas min en la templon de mizerikordo per fastado kaj preĝado, kaj Jesuo priŝutas min per dona-coj, kiujn Li preparis por mi kaj por tiuj, kiujn mi al Li alportas. Nur tiam, fortigita per la rilato kun Jesuo, kiu bazita estas sur preĝado, kaj do interparolo kun Dio, kaj sur fastado, alinome sur interna humiliĝo, por savi la senmor-tajn animojn mi rezignas pri iu deca bono. Tiel profundigi-ta rilato kun Dio alportas abundan frukton de graco. Tion ni spertas tre klare en diversaj preĝogrupoj, kie ni havas aferon kun agado de malbono, kun geedzaj krizoj, kun diversaj sklavigoj tiaj kiaj alkoholismo aŭ narkomanio, pornografio, hazardo, dependigo de komputiloj, de tele-vido, komunikiloj aŭ nikotino. Ni havas multajn atestojn de tiuj homoj, ke nur fiksado sin mem sur Dio aldonadis al ili la potencon, por superi ĉiujn malfortojn, por rompi tiun malbonon, kiu ilin tuŝis en formo de diversaj sklavigoj kaj manifestiĝis diversmaniere.

La sperto instruas, ke plejofte la komenco de krizo estas manko de preĝado, de zorgo pri la rilato kun Dio. Ho-moj haltas nur je la moroj kaj kutimoj.

Dume bezona estas la tempo pasigita surgenue, en meditado, en legado de la Sankta Skribo. La ceremonioj povas esti plejbelaj, sed sen la interna restado kaj vivo en la ĉeesto de Dio ni estos spirite malvivaj.

Tial tiuj, kiuj deturnis sin de erara vojo kaj fiksis sian vivo sur Kristo, komencas konstrui siajn domojn de bazoj, de fundamento. Tamen ni memoru, ke Dio ne retropuŝas la tempon, ne metas mortigitan bebon ree sub la koron de patrino, aŭ elbatitan okulon sur sian lokon, ne alkudras de-ŝiritan piedon, sed donas forton, ke vi eniru la vojon de konvertiĝo, kiu estas la vojo por riparo de farita malbono kaj por rekompenco. Kiam vi konstruas de nove jam kun Dio, Li por via frato, fratino, aŭ infano havas eternecon. Pro tio tie sekvos la definitiva kompenso de fakturoj. Ni kiel kristanoj tiel rigardas tion, tamen jam ĉi tie, kiam ni fiksas nin sur Dio, ni povas multon superi, ni kapablas al pardono, al konkordo, al etendo de mano, ĉar tiam ni estas la disĉiploj de Kristo, kristanoj, katolikoj.

 

Sac. Boguslavo Jaworowski MSF

 

Laŭ Magazino de ND 24a-25a de aŭgusto 2013, tr. SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony