Fervoro kreas miraklojn
Fervoro kreas miraklojn
Miaj karaj!
„Jam tia mi estas, alia mi ne estos. Kian vi edukis min, tian vi havas…”. „Al mi nenio prosperas”. „Mi ne ha-vas fortunon en la vivo”. „Mi ne havas kondiĉojn, rime-dojn…”.
Tiaj kaj similaj frazoj neunufoje aŭdeblas el la buŝo de junaj homoj. Vi senvolontiĝas, perdas la esperon, fari-ĝas etanima averaĝulo en lernejo, en laboro, en la spirita vivo. Vi ne sukcesis unu fojon kaj duan fojon – do vi fer-las. Mankas al vi fervoro.
Kaj fervoro kreas miraklojn.
En galerio de Belartoj en Parizo estas bela statuo, farita de skulptisto kiu estis tiom povra, ke li loĝis kaj labo-ris en malhela mansardo. Kiam lia argila modelo estis pres-kaŭ preta, terura frosto trafis urbon. La skulptisto sciis, ke se la akvo uzita por argilo glaciiĝos, la statuo estos difek-tita. Do li prenis littolaĵon kaj kovris per ĝi la statuon. Ma-tene oni trovis lin senviva, sed lia verko estis savita kaj aliaj manoj donis al ĝi pli daŭran formon en marmoro.
„Homoj estas nenio – diris Montaigne – ĝis kiam ili estas ekscititaj”. Nenio estus Aleksandro la Granda aŭ Napoleono, sen fervoro, per kiu ili infektadis siajn solda-tojn. La fervoro de Napoleono kaŭzis, ke dum du semajnoj li transpasis la Alpojn kaj atingis ses venkojn.
Nenio estus Mikel-Anĝelo, kiu dum dekdu jaroj stu-dis anatomion kaj mem faris instrumentojn, fajlilojn, ĉizi-lojn – preparadis farbojn… nenio estus milo da aliaj artis-toj, inventintoj, kaj eĉ sportistoj. Eble vi vidis la filmon „Kristoforo Kolumbo”. Ĉu li malkovrus novan teron, se li senvolontiĝus pro malfaciloj sur la hispana kortego, pro in-trigoj kaj ribelo de la ŝipanaro? Stimulis lin nur unu penso: malkovro de nova tero, pri kies ekzisto li estis certa. Kaj fervoro eĉ por unu momento ne forlasis lin. Li atingis la celon.
Fervoro elforĝis la statuon de Nerono, suprenlevis la bronzpordegojn en Tebo, kreis la teleskopojn de Galilejo, puŝis al novaj malkovroj. Fervoro stimulis arabojn al ven-koj, entuziasmigis al krucmilitoj eĉ malgrandajn infanojn. Fervoro instigis Viktoron Hugo, ke li fermis en ŝranko sian veston, por ne iri el hejmo, sed verki kaj krei sian verkon „Notre Dame”. La sama fervoro inspiris sanktan Paŭlon al grandaj vojaĝoj por Kristo, tiel ke ĉion alian li rigardis kiel rubon, por ke li gajnu Kriston.
Ĉiuj grandaj verkoj estis plenumitaj tiam, kiam iliaj kreintoj estis ebriigitaj per la pasio kiu ne lasis ilin ripozi, ĝis sian penson ili ŝanĝis en agon. Certe grandajn verkojn farus ĉiu en la mondo, en ĉiu branĉo, se nur konus sian for-ton. Fervoro estas tiu sekreta spirito – estas la vento kiu pli-ardigas fajrerojn kaj vekas senĉesan fajron. En la anim-fundo de ĉiu homo enestas heroeco. Vi mem certe konvin-kiĝis pri la forto de fervoro. Kiam vi ekŝatis ian objekton, alie vi lernis ĝin. Kaj vin kaptis fervoro. Sed kio poste? La fervoro forpasis. Vi forgesis, ke:
Fervoro estas privilegio de juneco.
Vi konas la versaĵon de A. Mickiewicz: „Odo al la juneco”. Ankaŭ vi havas tiun fajron en vi, pri kiu parolas Mickiewicz, ĉar tio estas privilegio de juneco. Vi havas sed forgesas pri ĝi, ne scipovas ĝin liberigi kaj flamigi. Kaj eble vi elŝarĝas en nekonvena maniero? Vi havas, ĉar juna homo sen fervoro, jen preskaŭ kadavro dum la libertempo.
Ĉu vi scias, ke plurfoje la plej belaj verkoj estis fari-taj en junaĝo? Aleksandro estis junulo, kiam li repuŝis la aziajn hordojn. Napoleono konkeris Italion en la 25a vivo-jaro. V. Hugo verkis tragedion, kiam li estis 15-jaraĝa. Kaj la plej grandaj sportistoj, venkintoj de olimpiadoj, de kan-zonkonkursoj, ili estas ja viaj preskaŭ samaĝuloj. Kaj sank-tuloj?
Sed eble vi diros: – Ili estis geniuloj, homoj privileg-iitaj de la infaneco… Mi ne konsentas kun vi. Ili renkon-tadis grandajn malfacilojn, sed la malhelpoj estis por ili instigo. Konataj estas multnombraj kazoj de volforto kaj fervoro ne lasanta sin timigi per malfaciloj. Mi mencios nur kelkajn:
– Helena Keller, naskita en Ameriko ĉe fino de la 19a jarcento, venis en la mondon blinda, kaj malgraŭ tio ŝi akiris doktorecon kaj eldonis kelkajn sciencajn publikaĵojn.
– Italo Scapini malgraŭ blindeco estis advokato, skulptisto kaj deputito.
– Sveda ĵurnalisto Thilander, kvankam perdis la vid-povon en la 7a vivojaro kaj estis trafita de manparalizo, ka-pablis danke al sia energio ekposedi ses lingvojn. Dum multaj jaroj li verkis librojn en Esperanto por blinduloj de la tuta mondo.
Sanktecon, perfektecon atingas ankaŭ plejparte tiuj, kiuj renkontis grandegajn malfacilojn. Ĉu vi scias, ke s-ta Johano la Evangeliisto, s-ta Paŭlo aŭ Aŭgusteno estis ho-moj kun grandaj pasioj, abruptaj kaj nesinregaj? Ilia nesin-regado estis obstaklo, kiun ili venkis kaj distingiĝis per boneco kaj amo. Tio decidis pri ĉio. La vera fervoro ne kaŝiĝos, ĝi manifestiĝos en vortoj, en agoj, en movoj. Ĝi radias kaj infektas aliajn. Verŝajne danke al tio, ankaŭ ĉiuj homoj noblaj kaj sanktaj ordenfondintoj dum sia vivo tiom ege influadis, ke tiris post si. Ĉar „lia korpo estas kiel tur-kiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj” – kiel parolis la profeto Danielo (Dan 10:6).
Do, ne estingu la Spiriton. Malĝojo, senvolontiĝo kaj etanimeco – jen estas rabo de fervoro, de karaktero kaj sankteco. „Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono (Rom 12:21). Kaj plue instigas s-ta Paŭlo: „ĉar se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni”. Do ripetu al vi ofte: „Mi ĉion povas en Tiu, kiu min fortigas” (Flp 4:13).
Veku en vi la fervoron al lernado, al virto, kiun vi pene atingas. Venku malfacilojn, ne senvolontiĝu pro mal-sukceso.
Legu tion, kio estas bela, kio povas vin instigi, kuraĝigi. Ripetadu al vi laŭtvoĉe iamajn decidojn, dezirojn, prenu bonan ekzemplon el aliaj. Estu „en diligenteco ne malviva, en spirito fervora” – kiel alvokas la Apostolo (Rom 12:11) – kaj pli aŭ malpli frue vi konvinkiĝos, ke fer-voro kreas miraklojn – „ke mi ĉion povas en Tiu, kiu min fortigas” (Flp 4:13). Amen.
P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p. 23, tr. SP)
__________________________________________________________________________________
Por trovi amon, ne frapu ĉiun pordon.
Kiam venos la konvena horo,
amo mem eniros vian domon,
vian vivon kaj vian koron.