Numero 118 – aŭtuno 2017

Fajfa lingvo de Gomera

Kanariaj Insuloj apartenas al Hispanio. Tre utilas tie la hispana lingvo. Se iu ne posedas la hispanan lingvon havas malfacilaĵojn, ĉar la angla ne tre utilas tie. Loĝantoj de tiuj insuloj ŝerce diras, ke pli utilas tie tiel nomata „fajfa lingvo” ol la angla.

Unu el tieaj insuloj nomita „La Gomera” estas ĝis nun ne tre vizitata fare de turistoj, sed tamen parto de tiu insulo estas kovrita de laŭra arbaro kaj de pluraj praaj kres-kaĵoj. Ne tre multaj hoteloj troviĝas tie kaj ne tre komfor-taj.

La insulo estas ankaŭ nomata „Insulo de Kolumbo”, ĉar tiu granda geografia malkovrinto gastis tie plurfoje. En tiea preĝejo de la insula ĉefurbo San Sebastian de la Gome-ra li preĝis antaŭ siaj ekspedicioj. Iam loĝis tie batalema, heroa tribo nomata „Guanĉoj”. Ili ĉiuj elmondiĝis, multaj pereis en bataloj. Postrestis tamen ilia „el silbo” – tradicia ilia lingvo de fajfado. Ĝi estas unusola tiuspeca sistemo de homa interkomunikado en la mondo.

Tiu „lingvo” kreiĝis ankaŭ danke al montoj – altaj kaj malaltaj, kiuj obstaklis moviĝadon en la profundon de la insulo. Insterŝanĝo de informoj inter vilaĝoj dividitaj de valoj tradicimetode estis malfacila. Avantaĝo de la lingvo „el silbo” estas ĝia longdistanceco ĉe bonaj atmosferaj kon-diĉoj. Fajfado estis aŭdebla eĉ je kelkaj kilometroj.

En la jaro 2009 tiu lingvo „el silbo” trovis sian lokon en Unesko-listo kaj tio fortigis ĝian signifon kiel gravan atrakciaĵon. „El silbo” estas fajfa formo de loka hispanlin-gva dialekto. Sono de vortoj estas imitata per fajf-sonoj je malsama alteco. Lingvistoj asertas, ke „el silbo” havas nur du vokalojn kaj kvar konsonantojn, kiuj povas esti modula-taj. Vokaloj povas esti altaj aŭ malaltaj, kaj konsonantoj – altiĝantaj aŭ falantaj en melodika linio, kiu estas interrom-pata aŭ kontinua.

Unuajn menciojn pri la fajfa lingvo utiligata de Gu-anĉoj enhavis 15-jarcentaj tekstoj dokumentantaj konkera-don de la insuloj. Hispanaj setlintoj transprenis utiligadon de tiu fajfa lingvo por la hispana lingvo. Dum periodoj de reprezalioj „la fajfa lingvo” ebligadis interkomunikadon de la lokaj loĝantoj.

Krom la insulo „La Gomera”, la lingvo „el silbo” estis ankaŭ uzata sur aliaj insuloj de tiu arkipelago, ekzem-ple sur la proksima „El Hierro”, eĉ ĝis la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento.

Tiu fajfa lingvo komencis perdi sian signifon en la tempo de la konstruado de novaj vojoj kaj de telefona sistemo. Tamen por preventi la malaperon de la fajfa lingvo, administraj instancoj de la insulo Gomera decidis enkonduki la fajfan sistemon en la programojn de lerneja instruado.

Wojciech Dudkiewicz

el la semajnrevuo „Niedziela” nro 16 (16.04.2017) paĝo 55

mallongigis kaj esperantigis Romuald Skaliński

 

*

Tri frazojn elpensis la diablo: 1) mi rapidas,

2) mi ne havas tempon, 3) bonvolu ne ĝeni min.

Se ni ne volas havi kunecon kun la diablo, do:

1) ni ne montru rapidemon al proksimuloj,

2) ni havu tempon por ĉiuj,

3) ni ne estu tro gravaj.

Pas. Kristoforo Małachowski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony