Numero 114 – aŭtuno 2016

Esti kiel pano

5a paska dimanĉo, C

(Ago 14:21-27; Apo 21:1-5a; Joh 13:31-33a.34-35)

 

„Novan ordonon Mi donas al vi: ke vi amu unu la alian” (Joh 13:34). Jam tiomfoje ni aŭdis tiujn ĉi vortojn de Kristo. Ĉu ili impresas nin? Ĉu ni prenas ilin al koro… ĉu ni volas ilin realigi?

Estas afero ĝenerale konata, ke al ni estas malfacile ami proksimulon. Atentinda estas tio, ke tiu amo estas des pli malfacila, ju pli proksime al ni vivas proksimulo. Kaj do al neniu estas malfacile ami leprulon en fora Koreio, sed malfacile estas ami bopatrinon krome paralizitan, ami trud-eman najbaron… Spite al tiuj malfaciloj, Jesuo postulas hodiaŭ de ĉiu el ni: ke ni amu unu la alian (Joh 13:34). Ni atentu: Sinjoro Jesuo diras: novan ordonon Mi donas al vi! Ĉu do ne estis dirite jam en la Malnova Leĝo: „amu vian proksimulon kiel vin mem”? (Lev 19:18). Jes, sed tiam per „proksimulo” oni komprenis – amikon. La novecon de Kri-sta ordono klarigas pluaj liaj vortoj: kiel Mi amis vin… amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj (Mat 5:44). Kaj tio estas nefacila. Laŭ la natura vidpunkto – preskaŭ neebla! Sed se ni prenos Kriston Sinjoron kiel mo-delon, do ni povos rompi ĉiun reziston. „Per tio ĉiuj scios, ke vi estas miaj disĉiploj: se vi havos amon unu al alia” (Joh 13:35).

Amo estas la plej granda ordono, sed ankaŭ la plej grava devo de homo, konfesanto de Kristo. Tion komprenis la unuaj kristanoj. Paganoj, observante ilian vivon, parolis: „Rigardu, kiel ili reciproke sin amas kaj pretas morti unu por la alia” (Tertuliano, Apologiisto 39). Tiu reciproka amo de kristanoj estis la plej bona propagando de kristanismo. Ĝi estis pli forta pruvo pri la dia deveno de kristana religio ol ĉiuj aliaj argumentoj.

Kaj hodiaŭ – ĉu ni rilate al proksimuloj estas tiel bonvolemaj kaj indulgemaj? Ĉu ni estas pretaj pardoni, ek-helpi, faciligi en malsano?  Se iuj plendas ke ili ne sentas la proksimecon de Dio, ke ili spertas dubojn en la kredo, do ĉu la fonton de tio oni ne devas vidi en la manko de amo? Ni devas posedi tian amon, kiu estus apogita ne sur sentoj, sed sur volo. Ju pli serioze ni traktos la Kristan ordonon de amo, des pli profunda estos nia kontakto kun Li kaj pli-plene ni konos Lin. Ĉar kiel instruas nin sta Johano: „ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas” (1 Joh 4:7). La amo – plejgranda valoro – rompiĝas ofte sur bagateloj. Pro manko de humoro – homo ne decidiĝas al rideto, al bona vorto, al gesto de afableco. Eĉ la gesto interŝanĝi la paco-signon en la meso; kiom kostas tio, se tiom da personoj ne decidiĝas al ĝi. Al Dio – ne estas alia vojo, kiel nur la vojo de amo kaj aldone tra la amo al homo. Ĉar kiu asertus, ke li amas Dion sed proksimulon malamas – tiu estas mensog-anto (1 Joh 4:20).

Amon oni devas lerni. Ĝi postulas fortostreĉon kaj oferon. Tiu, kiu amas, pretas eĉ je la morto, kies ekzemp-lon donas al ni la sanktulo de nia epoko, Maksimiliano Kolbe. Kaj la kulminon de amo montris al ĉiu el ni Sinjoro Jesuo mem.

Ĉi tiun veron volis klarigi al si kaj al ĉeestantaj dum la Krucvojo sur Hela Monto studentino, preĝante ĉe unu el stacioj sur remparo. Tiu junulino tiel ekparolis: „Jesuo, tiel esti devis. Vi devis morti, por ke homoj neniam riproĉu al Vi, ke la amon al ili Vi limigis nur al belaj vortoj… bezona estis la kruco, bezona estis via morto, por konvinki ĉiujn, kiel Vi nin amis”. Tiel bona estis la papo Johano 23a, no-mata Papo de Boneco. En sia memorlibro li surskribis: „Venas al mi diversaj homoj, bonaj kaj malbonaj. Venas eĉ krimuloj, mi scias pri tio. Volonte mi interparolas kun ili, mi volas helpi al ili, ĉar tiuj animoj apartenas al Dio kaj de-vus esti traktataj kun boneco, ĉar boneco neniam pereas, sed fruktas”. Pravis do Viktoro Hugo, kiu konstatis: „la plej granda povo de spirito ne estas genio, sed boneco”.

Kiam la nuntempan Fratinon de Boneco, modestan, mondfaman religiulinon – Patrinon Tereza el Kalkuto – ĵurnalistoj dum la gazetara konferenco demandis: kun kiu plej minaca malsano ŝi renkontiĝas inter malsanuloj, kiujn ŝi flegas, ŝi respondis: „La plej minaca malsano ne estas tu-moro, lepro aŭ tuberkulozo – sed la konscio, ke oni estas nevolata, forlasita, malestimata”. Malsano fariĝanta en nia tempo – estas la manko de amo kaj mizerikordo. Indiferen-teco pri alia homo. Kiel ĉi tie graviĝas la spirita grandeco de Ludoviko Pasteŭro, kiu ripetadis: „Mi vivas tiucele por servi al aliaj”, aŭ de granda edukisto de junularo, sankta Johano Bosko, kiu tutan sian vivon dediĉis por malriĉaj knaboj! Ĉu tia estas nia sinteno? Ni petu tion kun poeto:

„Instruu nin, Patrino, nia Reĝino,

Kiel amon porti inter homojn –

Ĉar sole amo dispelas nubojn,

Vekas duonmortajn korojn”.

Inter ni hodiaŭ tiom multe da mizero: olduloj – kiuj ne povas labori, kaj eĉ iradi je propraj fortoj; malsanuloj – kaj aldone iuj tre suferantaj, konas nur doloron; kripluloj, prfoj, mense kaj psike nedotitaj; narkotuloj, rompitaj ge-edzecoj, nevolataj infanoj; kaj kiom da mizero en drinkulaj familioj? Ĉu ni povas esti indiferentaj por tiuj homaj mize-roj? Pensi nur pri siaj familio, aferoj, laboro, hejmo? S-ta Johano avertas: „Se iu vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian koron kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?” (1 Joh 3:17).

Atingante pense nian nacian historion, tiun pli mal-novan, sed ankaŭ pli proksiman, ni trovas grandiozajn mo-delojn de niaj samnacianoj, kiuj sian vivon formadis laŭ la Evangelio de Krista amo – almenaŭ sankta frato Alberto Chmielowski, kiu diradis: „mi devas esti bona kiel pano”. Kiel multaj kaj hodiaŭ povas diri post Kornelo Makuŝinski:

„Mian koron kiel panon mi deziras

Dividi por tiuj, kiujn malsat’ mortigas.

Kaj Vi, Sankta Virgulino, tion igu,

Ke por ĉiuj mia koro plensufiĉu!”

Estiel kredantoj ni scias, ke realigo de la sloganoj: frateco, unueco kaj paco – efektiviĝas en la homaj koroj. Tial ni venis, por ekstari antaŭ la vizaĝo de resurektinta Sinjoro. Estas Li kiu donas al ni la forton, por ke ni ŝanĝan-te nin mem – ni ŝanĝadu la mondon je plibona kaj pli justa. Ni iru al la mondo, ni alportu al ĝi la Kristan amon, frat-econ kaj pacon. Amen.

 

Sac. Henriko Soboniak SDB

 

(Sanktakrucaj radio-predikoj 2, p. 88; tr. SP)

 

*

Bonvolu dissemi amon,

ĉar la mondo jam plenplenas

je malamo kaj sufero.

 

*

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony