El Siberio al Fatimo
El Siberio al Fatimo
La konversacio kun pastro Vojteĥo Piekarski, paroĥ-estro de la paroĥo Studianka apud Bajkalo en Rusio.
De kie venis la ideo, por iri el Lisbono al Fatimo en la piedira pilgrimo?
– Mi piede venis kun mia kora amiko, kiu post tio, kiam li konvertiĝis kaj komencis serioze trakti la kredon, ricevis kiel pentopunon fari pilgrimon. Li tre ekĝojis, ke li povas tiamaniere punpagi siajn pekojn. Kaj ĉar mi devas ĉiun kvaran monaton veni al Pollando por renovigi vizon, dum tiu tempo, kiam mi estos en Pollando, li ekplanis la pilgrimon al Fatimo. Li ekpro-ponis ke mi akompanu lin en ĝi. Mi tre ekĝojis, pli frue mi tre volis veturi al Fatimo, sed neniam mi havis la okazon kaj la financan eblecon.
Kiel aspektis la vojo?
– Ni iris el Lisbono al Fatimo kvar tagojn, ni preĝis laŭ diversaj intencoj. Mi havas ankaŭ la kartetojn kun preĝ-petoj al Maria el Rusio. Mi preĝis por mia paroĥo, por Siberio, por Rusio, ke tiel kiel volis Dipatrino, disvolviĝadu tie la kredo. Mi konfidadis al Dipatrino Rusion, tiel kiel Ŝi petis nin pri tio.
Ĉu Vi, Pastro, sukcesis enkonduki la diservon de unuaj sabatoj, pri kiu petis Maria?
– Ĉi-jare ĝi estos forte disvastigata en Siberio. En mia paroĥo mi ankaŭ volas ĝin enkonduki, tiucelemi iris al Fatimo.
La 20-an de majo ni havos en Irkucko grandajn solenaĵojn ligitajn kun Fatimo. Estas planita la surmeto de robo kaj krono al Dipatrino de Fatimo, kiu estas en la katedralo de Irkucko. Interesa estas, ke Maria staras sur la arbo, kies folioj estas or-koloraj kaj havas la formon de la mapo de Rusio.
Por kio precipe ni devus hodiaŭ preĝi?
– Tutcerte por la paco, sed kiam ni preĝas por la paco, tiam ni pensas, ke al ni estu bone. Sed ni scias, ke estas la libro de Apokalipso, kiu diras, ke venos la lasta tempo por kristanoj kaj tie la ĉefa akcento estas metita sur tio, ke ni persistu en la kredo. Mi opinias, ke hodiaŭ ni bezonas kuraĝon, kuraĝon de la kredo, por ke kristanoj vivu kristane. Por ke politikisto estu la kristana politikisto, ke li defendu vivon, eĉ batalu por tiu vivo je la prezo de sin ridindigo. Ni bezonas la kuraĝajn homojn kiel pastro kardinalo Stefano Wyszyński aŭ Johano Paŭlo la Dua. Ni bezonas klarajn signojn de la kredo.
Ofte homoj diras al mi, ke ili bezonas pastrojn, kiuj ha-vas la tempon por zorgi pri iliaj animoj, t.e. iom interparoli. Persekutas nin la zorgoj eksteraj, mi mem tion travivas. Kaj ĝuste ĉi tiu pilgrimo tio estis la tempo por preĝi, tio estis la „perdado” de la tempo kun Dio. Ni bezonas ellerni „perdi” la tempon kun Dio, t.e. fidi, ke tiu tempo pasigita en preĝado ne estas la tempo perdita. Jesuo diras: „Fidu al mi, lasu vin gvidi”.
Kio Vin, Pastro, inklinis, por servi en Siberio?
– Mi sentis tian vokiĝon, kvankam Siberio tre forte laci-gis min. Estas grandaj saltoj de aerpremo kaj de temperaturoj. Iufoje la organismo rifuzas obeemon. Malfacilaj estas ankaŭ la formalaĵoj ligitaj kun la neceso akiri ĉiun kvaran monaton la enirvizon, kio ligiĝas kun la veno al Pollando kaj kun la tempo-ŝanĝo je 7-8 horoj.
Ĉu estas la ŝanco ŝanĝi tion?
– Provizore mi havas grandegan esperon, ke jes. Rusio instruas al mi la grandan konfidon al Sinjoro Dio. Mi diras: Sinjoro Dio, se Vi volas, ke mi estu ĉi tie, do Vi zorgu pri miaj financoj. Kaj la financaj kostoj estas grandegaj, grandmezure ili rezultas el la neceso veni al Pollando, sed sufiĉas por ĉio.
Dankon por la konversacio. Karolina Goździewska
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
El: La taggazeto Nasz Dziennik, vendredo, la 12-a de Majo 2017