Numero 112 – printempo 2016

Duonluno kaj Kruco

La libron de Robert Spencer Przewodnik po islamie i krucjatach (Gvidlibro tra islamo kaj krucmilitoj) oni devus rekomendi al klerigaĉuloj, kiuj asertas, ke la islamo estas la religio de paco kaj toleremo, kaj nur iuj dĵihadistoj deform-igas la pacajn instruojn de la profeto.

„La gvidlibro tra islamo kaj militiroj de kruckaval-iroj” vanigas tiajn ĥimerojn, kunmetante faktojn, kaj antaŭ ĉio la tekstojn de la sanktaj libroj de kristanoj kaj muzul-manoj. Se en la Nova Testamento tekstas: „Amu viajn mal-amikojn!”, la kompara frazo en la Korano tekstas: „Mort-igu viajn malamikojn!”. Jesuo instruis: „Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalum-nios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos en la ĉielo”. De Mahometo ni povas aŭdi: „Iru kaj mortigu, kie ajn vi ilin renkontos, kaj forpelu ilin, de kie ili vin for-pelis – persekuto estas pli malbona ol mortigo”.

La toleremo en la kristana mondo estas virto, en la islamo ĝi estas krimo. La pacemaj fragmentoj de la Korano, al kiuj volonte referencadas progresemuloj, estas gutoj en la malvarme milita maro, kio pli, akre reduktataj ĉe la kom-encoj de la islamo. Aldone la tuta ideo de islamo estas kon-traŭstaro al Dekalogo – por la bono de la kredo vi povas mensogi, ŝteli, mortigi, kaj la premio atendas vin en la pa-radizo. La celo estas ununura – la mondskala kaliflando, la ununura kredo kaj ununura juro de ŝario por ĉiuj. Ju pli ra-pide Okcidento tion ekkonscios, des pli grandan ŝancon ĝi havos por la transvivo.

Ĉeokaze la aŭtoro reĝustigas opiniojn pri multaj ek-zistantaj mitoj – pri la signifo de la islamo en la transvivo de la antikva kulturo (ĉi rolo estas videbla en ruinaĵoj de Palmyr), pri la ŝajna simetrio inter sangaj incidentoj de la Malnova Testamento kaj la historio de la islamo. Finfine pri la kulpo de la kruckavaliroj, pro kiu nuntempe renkon-tas nin la ĝusta revenĝo. Efektive la militiroj de la krucka-valiroj estis nur la respondo de Eŭropo al pli frua agreso de muzulmanoj, ekzemple kiel „rekonkvisto” en Hispanio, ce-lanta reakiron de siaj teritorioj okupataj de maŭroj.

La hodiaŭaj, ĉiam pli videblaj kolizioj de civilizacioj, havas du frontojn. La unua estas la multspeca agreso, ter-oro, plikreskanta alfluo de „fuĝintoj”, ĝis la demografia ek-splodo danke al la muzulmanaj kelknaskintinoj, la dua es-tas la interna batalo kontraŭ la politika korekteco de Okci-dento, kiu malebligas la realan difinon de la situacio kaj kontraŭstaron al la islamo. Ĉu tio signifas bezonon de la nova militiro de kruckavaliroj? La aŭtoro proponas agojn defensivajn en pli vasta kaj pli decidema kampanjo ol la milito kontraŭ la terorismo, li postulas la ŝanĝon de la reguloj de financa helpado, la apogadon de la persekutataj kristanoj kaj aliaj neislamaj religiaj grupoj. Mi aldonu de mi mem – tio koncernas ankaŭ selektadon de azil-petantoj.

 

Marcin Wolski

                                    El semajnrevuo Gazeta Polska, 02.09.2015

                                               esperantigis Stanisław Śmigielski

_______________________________________________

 

Oni devas restarigi la fierecon el atingoj de Okcidento, sed antaŭ ĉio legi Koranon, kies la latina traduko estis en sako de ĉiu pastro dum la militiro de kruckavaliroj.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony