Numero 107 – printempo 2015

Domaĝa sorto

Kun profesoro ni estis preskaŭ kolegoj dum la t.n. „Stalina periodo”, ĉirkaŭ mezo de pasinta jarcento, ankoraŭ junaj, entuziasmaj eĉ fanatikaj prelegantoj en financekono-mia akademio.

Post emeritiĝo, kvankam samurbanoj, ni tre malofte renkontiĝadis, salutis nur kapsigne. Hazarde en hospitala atendejo ni kuniĝis sur unu benko kaj kiel kutime mi lin demandis:

– Kiel vi fartas? Bedaŭrinde, olduleco ekfrapis niajn korpojn. Kial vi ne vizitas urban parkon, kie pensiuloj vici-ĝas sur benkoj simile al hirundoj, gruoj, kiuj sin preparas por forflugi al varma sudo?

Li respondis:

– Eĉ sen ordo ni forveturas al tombejo, unu post alia. Mia edzino mortis, mi restis tute sola, devigita viveti plej penege. Mi ne povas viziti parkon, ĉar mi vivetas ekster-urbe, en kabano apud monaĥejo „Sankta Johano”. Mi kaj monaĥejestro estis studentoj en diversaj fakoj. Nun li ŝir-mas kaj nutras min. En monaĥejon piuloj alportas senfer-mentan panon kaj alian nutraĵon, por ke popo preĝu kaj benu la panon kaj disdonu ĝin memore al iliaj parencoj aŭ proksimuloj mortintaj. Malgraŭ tio, mi estas en pli bona si-tuacio ol kolego Kolev, kiu per bastono fosas en siteloj por defalaĵoj, serĉante ion ajn manĝeblan, eĉ li konkuras kun sendomaj hundoj, kaŝante sin de homoj, dronante en tero pro honto.

Mi ankaŭ ekplendis pri miaj problemoj: malsanoj, soleco, malriĉeco, sed finfine ni disiĝis kun plorĝema kon-kludo per konsolaj vortoj: Diversaj homoj, diversaj sortoj. Nia sorto anticipe difinita dum komunista reĝimo esti pro-fesoroj, dum transira periodo viveti almozule, sed neniu povas eviti sian sorton. Ni devus naskiĝi plifrue aŭ pli mal-frue, sed nenio estus farebla. Domaĝe!

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Podziękowanie o. Zbigniewowi

Podziękowanie o. Zbigniewowi

Ogłoszenia duszpasterskie

Transmisje w Radiu FARA
z naszego kościoła
Msze święte w środy
o godz. 700
Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Remonty zrealizowane w 2019 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
  • 22 października godz. 18.00 - ODWOŁANA
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony