Atendado de l’ Virgino Maria | Karmel-Floro
Atendado de l’ Virgino Maria | Karmel-Floro
Atendado de l’ Virgino Maria
Dum Apostoloj estis
vizaĝe tim-grizaj
kaj ne malaperis la demandaj signoj,
dum ili dubis pri l’ Resurekto-vero,
samtempe serĉis palpe,
sub senviva Jerusalem-ĉielo,
nevideblajn postsignojn
de Lia ĉeesto –
Maria
gracoplena
Dia Servantino –
Madon’ Dolorema –
Kondamnit-patrino,
en rifuĝej’ de l’ Apostol’ Johano,
en kor’ meditis pri l’ agoni-nokto –
la kruc-dramo,
senlime kredante
al Jesu-vortoj,
Li resurektos Triumfa,
ke en sango-rubenoj
Li kiel sun’ radios …
Ŝi atendis iajn briletojn
de l’ Paska antaŭtagiĝo –
kun la esper-brilo.
—————————
Karmel-Floro
Inter la preĝoj
de Di-amantoj
infanec-mondo
en izolej’ –
ekfloras plene
en Spirit’ Sankta
de l’ eta vojo
Flor’ de Karmel’.
Meze de l’ mondo –
antaŭ mond’ kaŝe,
kun roz-bukedo
karmelanin’.
Brava knabino
el Normandio,
sankteco-granda,
Di-servantin’.
Ŝia deziro –
Eklezi-meze
esti amata
de Dipatrin’.
Per viv-ofero,
tuta sindono –
atingi ĉion –
kaŝi en Di’.