Anasino-strangulino
Anasino-strangulino
Apud rivera arbusto
Anas’ stranga havis neston.
Ne tenis sin je rivero –
Piedajn faris promenojn.
Bele ĝi fromaĝon petis;
Ĉe frizist’ volis aĉeti.
Vizitis ĝi apotekon
Por fari lakto-aĉeton.
Al lavistino ĝi iris –
Poŝtmarkojn de ŝi deziris.
Anasojn tuŝis ĉagreno:
Piedfrapu ĝin ansero!
Malmole ĝi ovumadis,
Hupon kun kokard’ portadis,
Spite al anasoj ĉiuj
Sin kombis per dent-skrapilo.
Ĝi prenis papav-paketon
Por skribi per papaveto.
Ĝi kiel makaronion
Manĝis pasamenton ian.
Kiam ĝi glutis du zlotojn,
Diris: – La mon’ redonota.
Klopodis anasoj: – Kion
Atingos la strangulino?
Finfine aĉetant’ venis –
Por la tagmanĝo ĝin prenis.
Ĝi estis ĝuste rostita,
De kuirist’ preparita.
La kuirist’ konsterniĝis –
La anas’ lepor’ fariĝis,
La tuta en betoj estis.
Ĝis fin’ ĝi strangulin’ restis.
Esperantigis Zofia Kamieniecka