Numero 115 – vintro 2016

Alvoko al paco Asizo 2016

Viroj kaj virinoj el diversaj religioj, ni kunvenis, kiel pilgrimantoj, en la urbo de Sankta Francisko. Ĉi tie, en 1986, antaŭ tridek jaroj, laŭ invito de Papo Johano Paŭlo la 2a, kunvenis religiaj Reprezentantoj el la tuta mondo, por la unua fojo en maniero tiel kunpartoprenita kaj solena, por aserti la nedisigeblan ligon inter la granda bono de paco kaj iu aŭtentika religia sinteno. Tiu tiu historia evento, ekiris longa pilgrimado kiu, tuŝante multajn urbojn de la mondo, implikis multenombrajn kredantojn en la dialogon kaj en la preĝon por la paco; ĝi kunigis sen konfuzi, estigante forti-kajn interreligiajn amikecojn kaj kontribuante je la estingo de nemalmultaj konfliktoj. Ĉi tiu estas la spirito kiu animas nin: realigi la renkonton en la dialogo, kontraŭstari ĉian formon de perforto kaj misuzo de religio por pravigi mili-ton kaj terorismon. Kaj tamen, en pasintaj jaroj, ankoraŭ multaj popoloj estis dolorige vunditaj de milito. Ne ĉiam oni komprenis, ke milito plimalbonigas la mondon, post-lasante heredaĵon de doloroj kaj de malamoj. Ĉiuj, per milito, estas malgajnintoj, ankaŭ la gajnintoj.

Ni adresis nian preĝon al Dio, por ke Li donu pacon al la mondo. Ni rekonu la neceson preĝi konstante por la paco, ĉar la preĝo protektas la mondon kaj prilumas ĝin. Paco estas la nomo de Dio. Kiu vokas la nomon de Dio por pravigi terorismon, perforton kaj militon, ne iras laŭ Lia vojo: milito en la nomo de la religio fariĝas milito kontraŭ religio mem. Kun firma konvinkiĝo, ni do ripetas ke per-forto kaj terorismo opozicias al la vera religia spirito.

Ni metis nin je la aŭskulto de la voĉo de la malriĉ-uloj, de la infanoj, de la junaj generacioj, de la virinoj kaj de tiom multaj fratoj kaj fratinoj kiuj suferas pro milito; kun ili ni diras kun forto: Ne al milito! Ne restu neaŭskul-tita la krio de doloro de multaj senkulpuloj. Ni preĝpetas la Responsulojn de la Nacioj por ke estu malaktivigitaj la movantaj kaŭzoj de militoj: la avido je povo kaj mono, la avidego de la komercistoj de armiloj, la partiecaj interesoj, la venĝoj pro la pasinteco. Pliiĝu la konkreta sindevigo por forigi la kaŭzojn kiuj staras sub la konfliktoj: la situacioj de malriĉeco, maljusteco kaj malegaleco, la ekspluato kaj la malŝato de la homa vivo.

Fine malfermiĝu nova tempo, en kiu la mondo iĝinta tutaĵo fariĝu familio el popoloj. Oni efektivigi la respond-econ konstrui veran pacon, kiu estu atenta al la aŭtentikaj bezonoj de la personoj kaj de la popoloj, kiu preventu la konfliktojn per kunlaboro, kiu venku la malamojn kaj superu la barilojn per la renkonto kaj la dialogo. Nenio estas perdita, se oni efektive praktikas la dialogon. Nenio estas neebla, se ni turnas nin al Dio en la preĝado. Ĉiuj po-vas esti farantoj de paco; el Asizo ni renovigas kun kon-vinkiĝo nian sindevigon esti tiaj, per la helpo de Dio, kune kun ĉiuj bonavolaj viroj kaj virinoj.

 

Asizo, la 20an de septembro 2016

 

Tradukis: Antonio De Salvo (20.09.2016)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony