Mi konstatas, ke Vi tamen silentas. Eble Vi timas ke mi eldiros Viajn sekretojn? Estas vero, mi babilemas iom, sed certe plur-kaze mi povas esti utila. Okazas, ke estas nesagacaj kapoj,
kiuj malrapide perceptas. Oni devas plurfoje diri al ili,
ripete la samon. Se Vi bezonus min – mi estas je Via dispono.
Babilado ne turmentas min. En tio troviĝas eĉ forto.