Sub via mano mi estas
Sub via mano mi estas
Vi, kiu estas super ni,
Vi, kiu estas unu el ni,
Vi, kiu estas ankaŭ en ni, igu:
ke ĉiuj povu vidi Vin ankaŭ en mi;
ke mi povu prepari vojon por Vi;
ke mi povu danki al Vi por ĉio, kio min trafos;
ke mi povu ne forgesi pri la bezonoj de aliaj homoj.
Ĉirkaŭprenu min per via amo, tiel kiel Vi volas,
ke mi ĉirkaŭprenu per ĝi ĉiujn. Igu:
ke ĉio, kio estas en mi, povu aliĝi al via graco
kaj ke mi neniam falu en malesperon.
Ĉar sub via mano mi estas
kaj en Vi estas pleneco de la forto kaj boneco.
Sinjoro,
donu al mi ĉastan koron, por ke mi povu pririgardi Vin;
donu al mi humilan koron, por ke mi emu aŭskulti Vin;
donu al mi amantan koron, por ke mi servu al Vi;
donu al mi kredeman koron, por ke mi estu inda
restadi en Vi.
Dag Hammerskjöld
E-igis Andreo Srebrzyński