Sur vanta, fremda vojo
Sur vanta, fremda vojo
- Sur vanta, fremda vojo,
Kun peza koro en
Kaj hontigita kapo
Iris pekema fil’.
Revenu, fil’, vest’ pretas,
Revenu, fil’, Patro petas.
- Mi atendas surstrate kaj rigardas sopire,
Ĉu vi venas pentante, ree kisos Min file.
Tiomfoje vi pekis, sed kompaton Mi vekis…
Via vesta ĉifono sur la fila persono… Mi pardonas.
Revenu, fil’, vest’ pretas,
Revenu, fil’, Patro petas.
- Vi malŝparegis amon,
En koro pezas pek’.
Patro donas pardonon,
Sanigas koron ek’.
Revenu, fil’, vest’ pretas,
Revenu, fil’, Patro petas.
- Kiom longe atendu Mi por via reveno?
Mian amon atentu kaj honoru la benon.
Por vi tuta ĉielo kaj via Gardanĝelo
Atendas kun potenco, ankaŭ viaj parencoj. Ili vokas:
Revenu, fil’, vest’ pretas,
Revenu, fil’, Patro petas.
[SUR VANTA, FREMDA VOJO ● Ni kunvenu 466 (p. 299) ●
M kaj pola T: fratino Magdalena ● E: Jozef Zielonka 2003]