Solidareco
Solidareco
Vi memoras, kiel ruĝaj araneoj sangon trinkis,
kiel sur ŝnuretoj de granda frato daŭre dancis,
pri la unika gvida rolo ili okupiĝis,
pri sia ne nacia volo ili emociiĝis.
Ni devis ekkonadi guston de vinagraj bretoj,
de gazetaj tordiĝoj, krucetoj kaj cirkletoj,
de senespereco kaj malplenaj bretaroj,
ankaŭ de vintranokta timo de generaloj.
Ĝis fine de ĉielo descendis teren Sankta Spirito
kaj tuŝis niajn korojn en nekomprenebla rito.
Tiam kaj la nacio eksentis ke Pollando estas homoj,
kiuj per ĉiutaga laboro, per grandaj klopodoj,
forĝas por si la vojon al onta programo,
ne en klasbatalo, sed en la Dia amo.
Jam sekvan fojon eksaltis Poloj en amas’.
Ĉu vi scias, kiel odoras larmiga gas’?
Kun kruco enmane ili staris kaj batalis,
Por komune venki ĝis fino ili staris.
Ni ĝisatendis la tempon de vera libereco,
Danke al la forto de amo kaj SOLIDARECO.
Verkis Wojciech Bocheński
Tradukis Stanisław Płachta OFM