Sanktakvo kaj mineralakvo

Sanktakvo kaj mineralakvo

Tiuj estas du tute malsimilaj akvoj, uzataj de homoj kiel sanigaj rimedoj.

Sanktakvo estas tute normala natura fonta akvo, me-tita en pura ujo, super kiu popo aŭ alia sacerdoto eldiras de-diĉan preĝon. Oni kredas, ke tiel benita akvo akiras sanigan forton, kapablon.

La antikvaj grekoj kaj romanoj uzadis t.n. sanktan akvon por diversaj lavadoj, aŭ aspergis domojn kaj siajn oferojn. Jesuo Kristo kaj liaj apostoloj nenion ordonis pri tia akvo, kaj antikvaj kristanoj ne uzadis ĝin.

Estas interese, ke tiu paganisma kutimo malgraŭ re-zigno de kristanoj eniris en kristanan eklezion dum la sesa jarcento.

Oni devas scii, ke tute ne akvo sanige efikas, sed re-sanigas vera kredo. Ju pli forta estas kredo, des pli certa es-tas efiko. Se iu kredas, tio helpas en resaniĝo. Jen estas ekzemplo:

Iu kuracisto, ege fama kiel specialisto, faris el pasto tablojdojn, laŭ formo tute egalajn kompare kun medicinaj piloloj, kaj donis al malsana virino. Ŝi ege kredis al la kura-cisto kaj je liaj kuraciloj. Virino baldaŭ resaniĝis kaj longe persiste laŭdis la kuraciston kaj kurac-tablojdojn.

Tiamaniere, se homo vere kredas je magiaj sorĉoj, opinias ke ili realiĝas simile al pastaj tablojdoj.

Mineralakvoj vere efikas kiel kuraciloj. Tutmonde ekzistas multe da sanigaj akvofontoj. En pasinteco popoloj nomis ilin Ajazmoj – Sankt-kurac-fontoj. La akvo fluas preter multaj diversaj mineraltavoloj, de kie akiras sanigajn fortojn kontraŭ difinitaj malsanoj. Bedaŭrinde, ankoraŭ tro-viĝas homoj, kiuj ne distingas tiujn du akvospecojn: sankt-akvon kun imaga saniga efikado kaj mineralakvon kun reala saniga efikado.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu kwiecień: + Elżbieta Gajada       Wieczne odpoczywanie racz Jej dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony