Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
– Kial en patrolo estas ĉiam du policistoj?
– Ĉar unu scipovas legi, kaj la alia skribi.
*
Prizonulo diras al provoso:
– Vi estu afabla por mi! Se ĉi tie ne estus tiaj kiel mi, vi estus senlaborulo!
*
– Mi esploras vin kaj esploras, sed daŭre mi ne povas trovi la kaŭzon de via doloro. Mi supozas, ke jen alkoholo.
– Bone, sinjoro doktoro, mi venos kiam vi sobriĝos.
*
Edzo revenas hejmen senbrue malfrue.
– Kioma horo? – demandas la dormema edzino.
– La deka – respondas la edzo.
– Jes? Mi aŭdas ke ĝuste sonas la unua.
– Nu ja nulo ne povas soni, amata.
*
– Kion oni devas fari, por iri al la ĉielo? – demandas pastro en la leciono de religio.
Infanoj laŭvice respondas:
– Oni devas helpi al la gepatroj!
– … esti bona!
– … iradi al preĝejo!
Kaj Joĉjo vokas:
– Oni devas morti!