Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Junulo surgenue demandas belulinon:
– Ĉu vi edziniĝos al mi?
– Ne! Mia venonta edzo devos ĉiutage perlabori mi-lionon da zlotoj. Li devos kuiri, purigi, fari aĉetojn; li de-vos rigardi min kiel ĉielarkon kaj plenumi ĉiun mian dezi-ron.
– Do permesu, karulino, ke antaŭ ol mi leviĝos, mi ekpreĝos por tiu kompatinda malbonŝanculo.
*
Edzino riproĉas la edzon:
– Vi denove revenas el drinkejo?!
– Kaj ĉu mi restu tie por ĉiam?
*
– Kial oni kutimas akompani al forirantaj gastoj?
– Por esti certa, ke ili vere foriris.
*
Drinkulo ĵuras al kolego:
– Mi jam neniam prenos la kalikon en la manon!
– Do kiamaniere vi drinkos?
*
– Kial la viroj kisas la virinojn?
– Por fermi almenaŭ por momento ilian buŝeton.
*
– Paĉjo, ĉu estas vero, ke la geedziĝo similas
loterion?
– Ne, dum la loterio vi havas iun ŝancon.