Ridetu
Ridetu
Metodo pri edzo kaj pri edzino
Tre nervoziĝinta edzo krias al sia edzino:
– Kial Dio kreis vin tiom belan kaj samtempe tiom stultan?
– Tio estas tre simpla: Li kreis min tiom belan, por ke vi edziĝu al mi, kaj tiom stultan, por ke mi edziniĝu al vi.
*
Medikamento por tagmanĝo?
Kuŝanta en la hospitala lito paciento plendas al fleg-istino:
– Sed hida estas tiu medikamento!
– Tio ne estas medikamento, tio estas la tagmanĝo!
*
– Kial Dio kreis unue Adamon kaj nur poste Evan?
– Nu simple, Li ja ne volis ke iu parolaĉu ĉe tiu afero.
*
Por naskiĝtago de maljuna viro lia pli juna edzino aĉetis donacon. Sed kiam venis tiu tago, ŝi tute ne povis re-memori, kien ŝi metis la aĵon. Do fine la virino konfesis la fakton. Tial la edzo grandanime proponis prokrasti solenon je unu tago por ke ŝi havu sufiĉe da tempo por serĉado de la donaco. Morgaŭ la virino povis jam ĝoje transdoni ĝin al li. Kiam la maljunulo elpakis la pakaĵeton, li ekmiris. Ene li trovis de sia zorgoplena edzino medikamenton por mild-igi forgesemon kaj sklerozon. (Ĉi tiu evento fakte okazis!).