Ridetu
Ridetu
– Paĉjo, kio estas gejzero?
– Tio estas tia akvofalo, kiu flugas supren.
*
– Paĉjo, kioma distanco estas al Ameriko?
– Ne parolu, remu!
*
Etulo unuafoje en la vivo ekvidis vaporŝipon.
– Ho, Paĉjo, la trajno baniĝas!
*
Etulino unuafoje ekvidis pavon kaj ekkrias:
– Ho, panjo, la kokino ekfloris!
*
Turisto demandas:
– Montarano, ĉu eble vi havas enciklopedion?
– Ne, sed kion vi volas ekscii?
*
– Montarano, ĉu en la vilaĝo vi havas ian atrakcion por eksterlandaj turistoj?
– Iam ni havis, sed pasintmonate ŝi edziniĝis.
*
– Kie oni starigis la absolutan turisman rekordon?
– En Sovetio, ĉar la tuta nacio nun troviĝas en diver-saj landoj.
*
– Kial la najbaro tiel sakras?
– Aŭ lia hundo fuĝis, aŭ la edzino revenis.