Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
– Kion vi faras dimanĉe? – demandas ministo kom-panon.
– Dimanĉon plejofte mi dediĉas al la familio.
– Kaj kion vi faras?
– Mi sidas hejme kaj dormas.
*
– Ŝajne ilia fileto ricevis malbonan noton pri la his-torio.
– Ĉar al tiuj rektoroj jam renversiĝis en la kapoj… ili demandas la povran infanon pri tiaj aferoj, kiuj okazis, kiam li ankoraŭ ne estis en la mondo.
*
Malgranda knabino staras surstrate kaj ploras. Ho-moj ŝin demandas:
– Kial vi ploras?
– Ĉar mi perdiĝis.
– Kiel vi nomiĝas?
– Mi ne scias.
– Kaj kiel nomiĝas via panjo?
– Mi ne scias.
– Kaj vian adreson vi konas?
– Jes: vo-vo-vo-punkto-banjo-punkto-po-lo.
*
– Hodiaŭ vi, sinjorino, tusas multe plibone ol hieraŭ.
– Jes, sinjoro doktoro, ĉar la tutan nokton mi trejnis!