Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
– Ĉu estas vero, ke la edzino vin forlasis?
– Ja ne! Ĉiam finiĝas per promesoj.
*
Ĉefŝafisto estis atestanto de aŭtomobila akcidento, do li estis vokita al juĝenketado.
– Ĉefŝafisto, kiel tio okazis? Je tio la ĉefŝafisto:
– Sinjoro, vi vidas ĉi tiun arbon?
– Mi vidas.
– Sed ili ne vidis…
*
Sidas ĉefŝafisto sur terbenko, alvenas turisto:
– Kion vi faras, ĉefŝafisto?
– Ho, nur tiel mi sidas kaj meditas.
– Kaj do vi ĉiam tiel?
– Ne, sed nur kiam mi havas tempon.
– Kaj se vi ne havas tempon?
– Tiam mi nur sidas.
*
– Janko, pro kio ili vin enprizonigis?
– Ĉar mi tro rapide veturis per aŭtomobilo. Kaj vin pro kio?
–Min? Ĉar mi veturis per aŭtomobilo tro malrapide.
– Homo, ja pro tio ili ne rajtis vin enprizonigi!
– Tiel vi diras? Jes, sed sciu ke tiu aŭtomobilo estis ŝtelita…