Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Komencanta skianto demandas montaran ĉefpaŝtiston:
– Ĉu tiu ĉi malsuprenveturo estas danĝera?
– Tute ne, sinjoro, ĉiuj sin mortigas nur malsupre!
*
Turistoj demandas montaran ĉefpaŝtiston:
– Ĉefŝafisto, de kie vi tiel ĉiam scias,
kia estos la vetero?
– Ĉar tio estas tiel… Kiam videblas Giewont – tio
signifas, ke pluvos…
– Nu… kaj kiam ne videblas?
– Tio signifas, ke jam pluvas…
*
Mastro kaj mastrino interparolas en la lito:
– Jozeĉjo, diru al mi ion agrablan…
– Kaj kion vi volus, Manjo?
– Nu diru ekzemple „mi amas vin”.
– Nu mi amas vin.
– Kaj diru „mia vi trezoro”.
– Mia vi trezoro.
– Kaj diru ion ankoraŭ de vi mem…
– Bonan nokton!
*
– Kial milicanoj iradas en tripersonaj patroloj?
– Unu scias skribi, la dua scipovas legi, kaj la tria gardas tiujn du intelektulojn.