Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Iras ebria Fonfaro sur strato. Foje li ekridas, foje li mansvingas. Fine aliras lin ia tipo kaj demandas:
– Kial vi tiel ridas?
– Mi rakontas al mi ŝercojn.
– Kaj kial vi mansvingas?
– Ĉar iujn mi jam konas.
*
– Kion vi faras tie en la koruso-provoj?
– Ni trinkas vodkon kaj kartludas.
– Do kiam vi kantas?
– Kiam ni revenas hejmen!
*
Post unu studjaro alvenas hejmen studentino kaj de la sojlo vokas:
– Panjo, mi havas knabon!
– Bonege, filineto, kaj kie li studas?
– Sed, panjo, li havas nur du monatojn!
*
Edzino plendas al la edzo:
– Vi jam min ne amas. Estis tempo, kiam hejme vi ĉiam tenis miajn manojn.
– Jes, vere, sed antaŭe ni ankoraŭ havis hejme forte-pianon.
*
Ĉiuj volas vivi longe, sed neniu volas esti maljuna.