Numero 104 – junio 2014

Rezulto de religiaj sektoj

Plenumante miajn oficajn devojn mi ofte veturis tra regiono kun Janko servanta kiel mia stiristo. Foje li petis min traveturi vilaĝon, kie lia patro loĝis tute sola. Mi kon-sentis, ĉar mi scias ke li devenas de pia familio kaj eble li kompatas la patron kaj deziras vidi lin.

Estis vintro, ĵus falis neĝo. Li haltigis la aŭton, ni en-iris en unuĉambran kadukan dometon, kie ni trovis lian pa-tron kiu preskaŭ frostotremas brakumante apenaŭ varmetan ladan hejtilon. La aveto ekĝojis pro nia vizito.

Ni ekis paroli. Mi demandis lin, kial li ne loĝas en urbo kun sia filo? Li repondis: „Mia bofilino ne ŝatas min. Se mi estus ĉe ili, eble mi provokus iajn miskomprenojn, malagrablaĵojn. Mi preferas esti ĉi tie sola sed sendependa”.  Janko silente aŭskultis nian dialogon.

Post mallonga restado ni daŭrigis veturadon, la kadu-kulo denove ĉirkaŭprenis jam malvarmiĝintan hejtilon.

Dum la veturado mi demandis Jankon, ĉu li konscias ke kiel pia homo li pekas, li rompas la kvaran Dian ordo-non Respektu vian patron kaj vian patrinon? Preskaŭ tuj li respondis: „Via citaĵo estas de Malnova Testamento, ĝi ne validas por mi. Nia eklezio konfesas kaj obeas nur Novan Testamenton, kie estas skribite (Mat 19:5) Tial viro for-lasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino. Mi sentas nenian kulpon, nek rompas miajn religi-ajn konvinkojn”.

Mi provis klarigi al li, ke ĉiuj religioj predikas nur bonajn principojn, sed senutile – li persistis ke li apartenas al la greka ortodoksa religio.

Mi demandis min, ĉu vere estas la volo de Dio for-lasi sian patron en tia plorinda situacio, kaj senkulpigi sin pro iu evangelia teksto elŝirita el kunteksto?

Sendube, tio estas rezulto de misinterpretoj de la Biblio far diversaj religiaj sektoj, kiuj bedaŭrinde abundas lastatempe en la tuta mondo.

 

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony