Rezonado
Rezonado
Kion prenas homo kiam li forlasas mondon?
Nur koron malvarman kaj vanajn manojn!
Ne la ŝatatan riĉon – oron, bonon,
Ne la agrablajn vortojn de gefratoj.
Ne, ne, milfoje ne! Tio ne sufiĉas.
La koro devas varmiĝi en la tero.
Tombo akceptas homon malriĉan,
Precipe homon plenan de sufero.
Sed… sed… per kio mi varmiĝos?
– per kareso tenera de patrino,
– per varmeta patrina sino,
– per odoro de florkampoj,
– per junularaj gajaj kantoj!
Tamen kion mi kunportos transen?
Kiu varmigos min sub la tero?
Agrablaj momentoj mankis
Al mi suferanta en vivo, ankoraŭ
Turmentoj persekutos tre kruele
Vundante min senĉese kaj amare?
Ivan Tr. Minĉev