Numero 105 – septembro 2014

Renovigo de la sindediĉo al la senmakula Koro de Beata Virgulino Maria

Patrino Senmakula, ni plenfidas la potencon de Via propeto, la patrinan bonecon de Via Koro. Obeemaj al Via volo kaj ordonoj de la Sankta Patro, ni ĉiuj kune sindediĉis al Vi. Nun konsciaj pri nia mizero, ni solene renovigas nian sindediĉon al Via senmakula Koro.

Ho tre bona Patrino! Via Koro antaŭgardu niajn korojn kaj kiel modelo brilu en niaj familioj kaj parokoj! Ho Maria, defendu purecon de la moroj, ŝirmu la junularon kaj infanaron, stimulu la gepatrojn al oferemo, la infanojn al obeemo kaj disciplino. En la familioj regu vera pieco kaj daŭra amo. Al Via Koro ni rekomendas ĉiujn forestantajn familianojn, gardu ilin, ho Maria, kaj estu gvida stelo sur la vojoj de vivo por la erarantoj kaj pekantoj, por la orfoj kaj malriĉuloj.

Pro la amo al Via Koro, ni volas plenumadi ĉiujn de-zirojn de Jesua Koro, vivi laŭ diaj ordonoj, laŭ instruo de Kristo kaj de Eklezio. La animon ni ofte purigados de pe-koj kaj fortigados ĝin per la Pano de vivo. Ho Maria, helpu nin plenumi ĉi tiujn decidojn, akceptu nian sindediĉon, elpetu la gracojn necesajn por sanktigo de la persona kaj familia vivo, estu nia Patrino kaj konduku nin al Jesuo. Amen.

_______________________________________________

 

Fatimo 1917:   „Dediĉu vin al mia senmakula Koro!

Mia Koro estos via azilo kaj vojo al Dio”.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony