Pri sankta Tereza konfesprenantino
Pri sankta Tereza konfesprenantino
Iu hispana legendo rakontas, ke sankta Tereza dezir-egis konfespreni kaj ĉiutage petis Dion, ke Li permesu al ŝi fariĝi konfesprenantino. Iun tagon aperis Dio dirante: „Mi devas konvinkiĝi, ĉu mi povas plenumi vian peton. Jen skatolo, malfermu ĝin post tri tagoj.”
Kiam Dio foriris, sankta Tereza ekpensis: Kial Dio donis ĉi tiun ujon? Kio estas interne? Kial mi ne povas malfermi ĝin? Ŝia scivolemo estis tiel granda, ke vespere de la unua tago ŝi malfermis la skatolon. Interne estis mal-granda pasero, kiu tuj forflugis.
Tiam aperis Dio, montrante la skatolon Li demandis: Tereza, ĉu vi vidas? Vi ne povas esti konfesprenantino, ĉar eĉ dum tri tagoj vi ne povas teni sekreton. Tereza ĉagren-iĝis kaj tiam decidis iĝi sanktulino.
El libreto de Kazimierz Wójtowicz „Eretoj” [Okruchy],
Tradukis Jadwiga Nowak