Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 20
Preĝo de pavo
Preĝo de pavo
Longa, reĝa trenaĵo, Sinjoro, – pli brila ol brilo de juveloj!
Vidu kiel mi cirkulas… privilegioj, kiujn mi posedas,
jes, ili kontentigas min.
Mia plumaro posedas aron da okuloj, kiuj mire rigardas.
Tamen mia raŭka voĉo kverelas kun ĝi;
tio min iom ĝenas kaj tedas, dirante pri povreco de mia koro.
Tio humiligas min. La mondo ne estas bone aranĝita
– se mi rajtas konstati tion.
Mi ne serĉas fore, sed la najtingala voĉo certe trovus
ĝustan kadron en mi kaj nobligus mian animon.
Ho Dio! Venu la benata tago kiam estiĝos ideala harmonio
inter mia interna estaĵo kaj mia eksteraĵo. Amen.
Esperantigis Romuald Skaliński
Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 26


