Preĝo de baleno
Preĝo de baleno
Kie, ho! Kie mi povus trovi lokon por mi, Sinjoro,
se ne en la akvoj de Via Oceano?
Iuj diras pri mi: li estas eksceso de la naturo,
li estas iu ŝerco eble. Ĉu mi ne estas iom ridinda?
Mi aspektas kiel granda aerplena veziko.
Mi tamen estas milda frivolulo kun la sur-naza fontano,
ĉiam mi praktikas dieton, mi ĉiam devas elekti
inter la akvo kaj la aero. Oni ĉasvolas je mi,
oni volas akiri olean fluidaĵon el inter mia interno.
Mi timas la balenĉasistojn kaj iliajn akrajn harpunojn;
ili serĉas min senkompate.
Mi ne petis havi la grandan korpon!
Kie mi povas kaŝi min kontraŭ la homa avido?
Ho! Sinjoro, permesu ke mi iam povu eliri el tiu malhela
profundo, eliri en havenon de eterna kvieteco. Amen.