Preĝo al Sankta Rita
Preĝo al Sankta Rita
Sankta Rita, filino obeema al viaj gepatroj, edzino amanta abruptan edzon, pacienca patrino de du malfacilaj infanoj, afable tolerema kunfratino en la klostra komun-umo, admirinda kunulino de suferoj de la amata Sinjoro. Vi konas homojn kaj ilian mizeron. Vi scias ankaŭ pri la urĝaj zorgoj de mia maltrankvila koro. La senlima fido je la po-tenco de via propeto kondukas min al Vi.
Vi helpis al sennombraj homoj. En malesperaj kaj preskaŭ senesperaj kazoj Vi estis la lasta rifuĝejo por la petantaj Vin kun kredo. Ne forlasu min ankaŭ en mia granda bezono. Vi spertis multajn suferojn kaj fariĝis inda porti sur via frunto la vundon de dornokrono. Helpu al mi ankaŭ iri mian vojon, kaj porti mian krucon kune kun Kri-sto, por ke Li alkonduku min al la ĉielo. Amen.