Numero 112 – printempo 2016

Pli da kristanoj ol komunistoj

Korespondaĵo el Tajvano

 

La nova ondo de batalo kontraŭ la kristanismo en Ĉinio okazas enkadre de la anoncita kampanjo fare de la ŝtatprezidento Xi Jinping por „ĉinigado de religio”. Tiun nocion la ĉina gvidanto uzis unuafoje en la mesaĝo eldirita en la majo 2015 okaze de la renkonto kun reprezentantoj de Departamento de Unuiĝinta Laborfronto, unu el la agentej-oj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉinigado signifas, ke preĝejoj, interalie helpe de simboloj, devas adaptiĝi al „la kulturo de la socio ĉina, estante sub la komunistaj ordonpovoj”. En la jaro 2013 en la dokumento n-ro 9 (ĉi tiu dokumento devus resti sekreta, sed danke al la ĵurnalistino Gao Yu venis al la okcidenta gazetaro, pro kio nunjare la 71-jara Gao estis punita per 17 jardaŭra malli-beriĝo), do en la cirkulero kun instrukcioj por membroj de la komunista partio, inter la „danĝeraj trendoj” en la Ŝtato de la Mezo oni konstatas kreskantan forton de kristaneco. Nuntempe la nombro de la kristanoj en Ĉinio egalas je 100 milionoj kaj oni antaŭvidas, ke en la jaro 2030 ĝi estos 247 milionoj, do pli ol en Brazilo, Usono kaj Meksikio. Ĉinio estiĝas la lando kun la plej granda nombro de kristanoj en la mondo. La komunistan partion malkvietigas ne nur tio, ke la kristanoj plimultiĝas, sed ke estas jam pli da kristanoj ol komunistoj.

Hodiaŭ la komunista partio havas 85 milionojn da membroj, kaj laŭ la ĉinlingva gazeto „Epoch Times” eldon-ata en Usono kaj Tajvano, dum la lastaj dek jaroj eksiĝis el ĝi pli ol 170 milionoj da membroj. Dum kiam la partio klo-podas konvinki civitanojn, ke ĝi estas la garantio de bon-stato kaj stabileco, ĉinoj ĉiam pli ofte opinias la kristan-ismon kiel faktoron, kiu povas rekonstrui la detruitan ĉel-aron de la ĉina popolo. En la intervjuo kun la brita ĵurnalo „The Daily Telegraph” la ĉinaj misiistoj substrekas, ke la kredo donas al homoj tion, kion ne kapablas doni al ili la registaro. Ĝi povas esti la respondo je la morala krizo aflik-tanta la Popolan Ĉinion ekde la periodo de la kultura revo-lucio.

Oni asertas, ke dum en la komunista partio daŭras la frakcia batalo, la prezidento Xi Jingping klopodas elimini la fontojn de la ekstera kontraŭstaro, kaj en tio li vidas kris-tanojn kiel la ĉefajn malamikojn. La ĉina disidento kaj la dekstrula publicisto Cao Changquing asertas, ke Pekino bone trastudis tion, kio okazis en Pollando, kie la Katolika Eklezio estis la rifuĝejo por la opozicio kaj ludis grandan rolon en la proceso de la faligo de la diktaturo. Ripeton de simila scenaro la komunistoj en Ĉinio ne volas permesi.

 

Hanna Shen

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony