Numero 101 – septembro 2013

Patro Hilario Francisko Szpilka OFM (1942 – 2013)

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per mia fratino korpa Morto

antaŭ kiu neniu vivanta homo povas fuĝi…

 

La 7an de aprilo 2013, en dimanĉo de la Dia Mizeri-kordo, foriris al la Sinjoro patro Francisko Szpilka OFM.

Li naskiĝis la unuan de aprilo 1942 en Żołynia (nune ĵeŝova diocezo). Al provinco de patroj Bernardenoj li aliĝis la 26.08.1959, la unuajn votojn li faris la 27.08.1960 kaj la porĉiamajn votojn – la 19.02.1967. La sacerdotan ordinon li ricevis la 21.06.1969. Kiel alumno en 1966 li iĝis ano de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La lingvo espe-ranto fariĝis lia pasio ĝis vivofino. Post pastriĝo li laboris kiel kateĥisto en Ĵeŝovo (Rzeszów) dum tri jaroj. En aprilo 1972 li transloĝiĝis al klostro en Varsovio, sed post tri monatoj li iĝis vikario de paroĥo en Miłaków. De la jaro 1977, dum ne tuta jaro, en Piotrków Trybunalski li funkciis kiel kateĥisto kaj oficejestro por alvokiĝoj. En junio 1978 li iĝis gardanto de klostro en loko Łęczyca (ŭenĉica). En 1981, la lodza ekleziestro, episkopo Jozefo Rozwadowski nomumis lin la unua paroĥestro de nova ĉeklostra paroĥo kun titolnomo Senmakula Koncipiĝo de BVM en Łęczyca. En julio 1984, li denove estis direktita al klostro en Ĵeŝovo. En 1987 li forveturis al Longton (Anglujo), kie li komencis pastrecan servon por pola emigracio. Komence de 2002 li revenis al Pollando. La lastajn 11 jarojn de sia vivo li pasi-gis en la klostro al Sankta Francisko (Alta Porpastra Semi-nario de PP. Bernardenoj) en Kalwaria Zebrzydowska.

Merkrede, la 10an de aprilo 2013 je la horo 11.45, P. Metody Kornacki, kunfrato kaj seminaria samkursano, el-kondukis la korpon de karmemora patro Francisko el ka-pelo de Dipatrino Doloranta al baziliko, kie oni elkantis la Matenan Laŭdon (P. Czesław Gniecki). Post ĉi tiu preĝo, la solenan Eŭkaristion kun pli ol 60 sacerdotoj ĉefcelebris P. episkopo Damian Muskus. La predikon aŭdigis patro Mel-chior Cichy. Post la celebro, la korpo de p. Francisko estis procesie transpotita al monaĥeja tomba kelo en la kapelo kun titolnomo Sankta Anna.

Dum sia pastreco, p. Francisko, en Piotrków Trybu-nalski, en Łęczyca kaj en Ĵeŝovo, celebris sanktajn mesojn esperantlingve, gvidis e-kursojn. El Ĵeŝovo, li pilgrimis kun esperantistoj al Varsovio, al la tombo de (nun beata) pastro Jerzy Popiełuszko, al Niepokalanów, al la tombo de Otto Schimek en Machowa. Li ofereme laboris por Esperanto.

Eternan ripozon donu al li, Sinjoro, kaj senfina lumo brilu al li. Li ripozu en paco. Amen.

9.07.2013 j.                                      Maria Rzadki

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony