Nenio ĝenu vin, nenio timigu vin. Ĉio pasas, nur Dio ne ŝanĝiĝas. Pacienco ricevos ĉion. Kiu ekhavis Dion, al tiu nenio mankas: al li Dio mem sufiĉos!
Estu via deziro ekvidi Dion, via timo – perdi Lin, via doloro – Lia manko en via vivo, via ĝojo – tio kio al Li povas vin venigi, kaj tiam – vi vivos en granda paco.