Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 20
NOKTO NENIAM ESTINGIĜANTA
NOKTO NENIAM ESTINGIĜANTA
Nokto, kiu neniam estingiĝas –
la plej hela el ĉiuj noktoj,
malfermas fenestrojn de niaj koroj
per la ridetanta Infana amo.
Vorto, kiu karno fariĝis
de Dia Gloro – Dia Potenco,
savas la mondon kaj la tutan homaron
de la mallumo de eterna nokto.
Betlehema radio de la stelo
inter la anĝeloj kaj nuboj,
hodiaŭ anoncas al la tuta mondo:
Dian amon – Dian pacon!
Verkis Leszek Henryk Łęgowski
Esperantigis Bogusław Sobol
Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 26


