Ni laŭdu Lin …
Ni laŭdu Lin …
(Je la mortotago de Zamenhof – 14.04.1917)
Memora fest’, dolora fest’,
Funebre ni solenas.
Ho, flugis for la flam’ de l’ kor’
Kiun ni larme benas.
Nek kun kanon’ kun tondra son’,
Nek sonoriloj festas.
Nur batsonor’ de nia kor’
Pri la solen’ atestas.
En vasta mond’ malgranda rond’
Ja estas ni, la fratoj,
Sed kun potenc’ en sankta senc’
Kuniĝas la korbatoj.
Ho, kunsonor’ de nia kor’!
Funebru la Benatan,
Per kies am’, jen flagra flam’
Kunfandis rondon fratan.
Estingis sin la flam’ de l’ sin’,
Plu arde ĝi ne hardas,
Sed jen la Verk’, ĝi malgraŭ ĉerk’
Kaj malgraŭ frostoj – ardas!
Ĝin vartu ni, ho, ardu ĝi,
Ke el malgranda sfero
Post vintra frost’ la Pentekost’
Alvenu sur la Tero.
Kaj en kompren’, eterna ben’
Fratiĝu mondo tuta.
Ni laŭdu Lin, ke aŭdu nin
Homaro surdemuta!
Verkis: Kálmán Kalocsay