Numero 114 – aŭtuno 2016

Nekonata Dio

Ofte ni turniĝas al Dio Patro per la preĝo „Patro nia…”. Simile kiel en multaj preĝoj ni nomas la personon de Jesuo Kristo. Tamen la Sankta Spirito ofte restas „Granda Nekonato”.

Sankta Johano Paŭlo la Dua, kiam li rakontis sian perso-nan sperton, konfesis, ke lia patro fininstruis lin la preĝon al Sankta Spirito. Li diris: „Vi ne preĝas sufiĉe al la Sankta Spi-rito. Vi devus preĝi al Li”. Kaj tiam li transdonis al sia filo la jenan preĝon:

„Mi petas Vin, Sankta Spirito, pri la donaco de saĝeco por plibone ekkonadi Vin kaj Viajn perfektecojn Diajn;  pri la donaco de racio por plibone kompreni la spiriton de misteroj de la sankta kredo; pri la donaco de scipovo, por ke mi gvidu min en la vivo per la principoj de ĉi tiu kredo; pri la donaco de konsilo, por ke mi en ĉio serĉu la konsilon ĉe Vi kaj ĉe Vi ĝin ĉiam trovadu; pri la donaco de kuraĝo, por ke nenia timo nek surteraj konsideroj povu min forŝiri de Vi; pri la donaco de pieco, por ke mi ĉiam servu al Via Majesto kun la fileca amo; pri la donaco de timo antaŭ Dio, por ke mi timu pekon, kiu Vin, ho Dio, ofendas”.

Dum la unua pilgrimo al la Patrujo Sankta Johano Paŭlo la Dua rekomendis ĝuste ĉi tiun preĝon dum la renkonto kun junularo ĉe la preĝejo al Sankta Anna en Varsovio. Li diris tiam: „Akceptu de mi ĉi tiun preĝon, kiun fininstruis al mi mia patro, kaj restu fidelaj al ĝi”.

Estas multaj preĝoj al la Sankta Spirito, tamen ĉi tiu, pri la sep donacoj de Sankta Spirito, estas la papa testamento trans-donita al ĉiu el ni.

Pastro Paŭlo Rytel-Andrianik

Proparolanto de la Konferenco de la Pola Episkoparo

El: Semajnrevuo NIEDZIELA, n-ro 20/2016, paĝo 5

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony