Numero 104 – junio 2014

Mia nomo

Mi ne scias, ĉu ankaŭ en aliaj landoj estas same, sed laŭ niaj popolaj kutimoj novnaskita bebo nepre portas antaŭnomon de geavoj. Tiel oni celas daŭrigi kaj plibonigi la familian nomon, des pli kiam la familia gento estas fame konata.

Mia patrino, ordinara vilaĝanino, dum progresinta gravedeco revenadis de kamparo. Sur vilaĝa vojkruciĝo ŝi renkontis funebran procesion. Pro estimo al la paroĥestro kaj al la mortinto ŝi haltis atendante ĝis trapasos la procesio.

La sacerdoto ekvidis ŝin, haltigis la procesion kaj sin turnis al mia patrino, ĝentile dirante: – Junedzino, vi rajtas trapasi, ĉar vi portas bebon, estontan civitanon, kiu devas vivi multajn jarojn, ĝoji pri la Dia mondo, dum samtempe ni portas homan korpon nur al malekzisto, neesto. Pro via respekto mi benas vin, por ke tute normale, bonorde vi nasku vian bebon, laŭ mia beno, filon. Mi proponas al vi nomi lin Ivan, ĉar ni hodiaŭ entombigas instruiston Ivan. Miaj bondeziroj kaj beno estas, ke via filo iĝu instruisto.

Mia patrino honeste trapasis antaŭ la procesio. La saman vesperon ŝi naskis anticipe nomitan filon Ivan. Tiu estas mi persone.

Forpasis multe da jaroj. La popo mortis, mi plenkres-kis, sed mia peko estas, ke mi ne iĝis instruisto. Mi studis en alia universitata fako. Mi iĝis sufiĉe klera por doni sen-con al la beno de la vilaĝa popo renkontita sur vojkruciĝo.

Estas bone sciate, ke la nura nomo difinas nenion, sed mi fieras pro mia nomo, ĉar ĝi ŝajne estas de Dio benita antaŭ mia naskiĝo.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony