Mi enpensiĝis nemizerikorde Se vi ne preĝas al Dio do vi preĝas al diablo
Mi enpensiĝis nemizerikorde Se vi ne preĝas al Dio do vi preĝas al diablo
Ep. Józef Zawitkowski
Ŝokis min tiu diraĵo de Papo Francisko. Kaj kiam mi enpensiĝis nemizerikorde, mi ekridetis kaj ĝi tre plaĉis al mi. Preĝo estas travivaĵo de homo kredanta. Sovaĝaj homoj ne preĝas.
Mi timas paroli pri preĝo, ĉar mi devus diri al mi: Vi ne babilu, sed komencu preĝi.
Mi similas en peto al Apostoloj: Sinjoro, instruu nin preĝi! (Luk 11:1). Infanojn oni ne devas instrui preĝon. Kun infanoj oni devas preĝi.
En hejmvizito mi algapis infanon, kiu paroli ankoraŭ ne scipovas, kaj per sia lingvo ion al Disinjoro bebvoĉis. Tian ĉi preĝon Disinjoro finkomprenos kaj elaŭdos. Nur in-fano tiel scias adheri kaj ekami. Se vi ne fariĝos kiel infa-noj, vi certe ne eniros en la regnon de la ĉielo (Mat 18:3).
Se vi ne subtenos en preĝo la manojn de Moseo kiel Aaron kaj Ĥur – venkos la Amalekidoj (kp. Eli 17:8-13).
Mi scias peti ĝis tiu grado, ke se Disinjoro ne elaŭ-dos mian peton, do mi perdos kredon. Ne timigu la Disinjo-ron. Fojfoje mi pardonpetas. Malofte mi dankas. Vi preĝas, sed vi malbone preĝas. Do kiel?
Fariĝu via volo! Sed se tio malvero, do ne parolu tion. Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Atentu, kion vi diras, ĉar se Dio elaŭdos. Do kio tiam? Ni ekvidos!
(ND, 27 feb 2016)