Numero 114 – aŭtuno 2016

Mensogo post mensogo

Mensogo estas la efika ilo de satano. Oni mensogas ĉie, ne nur inter maldekstruloj. Ni havas la duan cirkuladon de in-formado, do ni devas finlerni verigi ĉiun informon kaj pensi memstare, rilatante al Evangelio.

Mensogo n-ro 1: Alkoholo estas por homoj.

Ĉu vere? Alkoholo neniigas la ĉelojn de cerbo, malebl-igas la ĝustan pensadon, gvidas al psikaj malsanoj kaj psikozoj, malgrandigas inteligentecon, kaŭzas genetikajn ŝanĝojn de la feto kaj kripligas neparon, nomatajn FAS Feta Alkohola Sin-dromo (Fetal Alcohol Syndrom), detruas la ovoĉelon ktp. Ĝi detruas koron, hepaton, kaŭzas kanceron, estas ŝtelisto de la peze gajnita salajro. Do, pro kio ĝi estas por homoj?

Satano volas tiel, ĉar li volas la fizikan kaj spiritan mor-ton de homo. Kaj ni ripetas laŭ li en katolikaj informiloj: Alko-holo estas por homoj.

Mensogo n-ro 2: Alkoholo estas por plenkreskuloj.

La menskaptilo de satano. Oni diras al infanoj, ke al ili estas malpermesite trinki alkoholon, ĉar alkoholo estas nur por plenkreskuloj. Ni inokulas al ili ĉi informon, ke kiam ili estos plenkreskaj ili povos trinki alkoholon. Ni instruas infanojn pro-poni tostojn per suktrinkaĵoj, por ke ili konu ĉi geston kaj kiam ili estos plenkreskaj ili povos proponi ĝin per vodko. Ĉe infanoj ni mem drinkas, proponas tostojn per vodko kaj ni diras pri la kultura drinkado.

Mensogo n-ro 3: Kultura drinkado.

Ne estas la kultura drinkado. Ĝi estas laŭvica mensogo – ĉiu drinkado signifas la enkondukon al korpo tokson. Jen la kul-tura drinkado gvidas al troigado, kaj pli poste al alkoholismo. Ni ne falas en malsanon tuj. La alkoholismo estas la metabola malsano, elvokita per trinkado de alkoholo. Ĉe la inklinoj, do genetikaj kondiĉoj, ni fariĝas alkoholuloj. Tiamaniere estiĝas alkoholuloj ĵus kulture drinkantaj, tiel estiĝas la infanoj de alko-holuloj, aŭ indianoj en Ameriko aŭ eskimoj, kiuj ne posedas iujn enzimojn en korpoj kaj estas malsanaj post kelkfoja el-trinko de alkoholo. Do ni falas en la brakojn de malsano sen-konscie, senpripense, kun la volontigo aŭ aprobo de familio kaj amikoj, kun la volontigo de la reklamo de alkoholo, troigo de oferto kaj produkto. Satano ŝatas la alkoholan malsanon, kiu deprenas de homoj menson, ĉar per alkoholo povas nin pli facile sedukti. Ŝtato ankaŭ ŝatas regi drinkemajn civitanojn, ĉar ili ne ribelas, kiam malbone okazas en ŝtato. Estas enkondukata la limito produkti lakton, sed estas nenia limito por produkti alkoholon kaj nenia limito por vendadi ĝin. Satano ĝojas, ĉar li kolektas grandajn fruktojn forme de perforto, rompitaj familioj, memmortigoj, krimoj kaj akcidentoj.

Mensogo n-ro 4: Estas nenia medikamento por alko-holismo.

Kaj ĝi estas la mensogo. Estas sekuraj kuraciloj, konataj en la tradicio de medicina herbaro ekde jarcentoj, herbaj farma-kologiaj terapioj, kiuj laŭ universitataj esploroj helpas malgran-digi la foruzon de alkoholo je 90 % kaj regeneras la korpajn organojn lezitajn per alkoholo.

Kial ni ne scias pri tio? Satano ne volas liberiĝon de al-koholuloj, ili estas lia ilaro, sed ili estas samtempe bonegaj kli-entoj de la alkohola industrio. Ili fordrinkos la lastan moneron, aŭ eĉ priŝtelos ĝin, por aĉeti alkoholon.

La helpa ilo en la batalo kontraŭ alkoholismo estas la radiko de KUDZU. Per la peno de poloj el Kanado Kudzu Root aperis antaŭ 15 jaroj en apotekoj en Pollando. Sed ĉi malriĉaj drinkuloj kaj iliaj familioj ne scias pri tio. Kiel tio eblas, ke ne rimarkis ĉi vegetalon eĉ la plej piaj homoj kaj pastroj? Ili ĵus estas instruitaj pri la laŭvica mensogo, ke estas nenia medika-mento kontraŭ alkoholismo; alkoholulo mem devas sin kuraci per la forta volo.      Bożena Smółkowska, tr: Stanisław Śmigielski

(El: MICHAEL, Dla Tryumfu Niepokalanej,

Edycja Polska, Jaro XVI, N-ro 80, Januaro-februaro 2015, paĝo 13)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony