Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 20
La plej bela vorto
La plej bela vorto
Kiu vorto estas plej bela?
Amo, paco, feliĉo,
eble amikeco aŭ riĉo,
eble la blua ĉielo?
Estas multaj belegaj vortoj,
por ekzemplo patrujo, koro,
libereco, solidareco,
ora greno, kolora floro…
Sed nur unu ekzistas vorto,
kiu varmigas kiel suno
kaj kvietigas la sopiron.
Tia vorto estas ununura.
Tiu ĉi vorto heligas, ĝojigas,
okazigas rideton kaj larmon,
ĝi sonas ‘PANJO’. Estas la unua
elparolata de l’ infano.
Verkis Helena Stosio
Notice: Undefined variable: issue_id in /home/ofmprzem/www/wp-content/themes/OfmTheme/single-artykul_frateco.php on line 26


