Numero 117 – somero 2017

La modelo de fideleco

La 16-an de oktobro 2016 en Vatikano estis sankt-proklamita la martiro por la kredo el la tempo de la ribelo cristeros en Meksikio José Sánchez del Rio (1913-1928). Kune kun li estis kanonizitaj 6 aliaj personoj.

 

La dekkvarjara knabo estis unu el partoprenantoj de la ribelo de katolikoj, kiuj dum la jaroj 1926-1929 armile kontraŭstaris la kontraŭeklezian regadon de la prezidento Plutarko Eliaso Calles. Antaŭ la morto li estis torturita, sed torturistoj ne sukcesis devigi lin al rezigno pri la kredo. Li mortis laŭte kriante: „Viva Christo Rey!” – „Vivu Kristo Reĝo!”.

– La nuntempa junularo povas de li lerni la forton de kredo, de kuraĝo kaj esti fidela ĝis la forofero de la vivo. Sed Joséo Sánchez del Rio donis la ateston de fortega identiĝo kun sia Eklezio. Tio estas grava ankaŭ hodiaŭ – substrekas en la interparolo kun „Nasz Dziennik” pastro episkopo Alfonso Gerardo Miranda Guardiola, la sekreta-rio de la Konferenco de la Episkoparo de Meksikio.

Li atentigas, ke Meksikio ricevas la novan sanktulon en la tempo, kiam ĝi travivas multajn problemojn. – Meksi-kio estas granda lando, sed ĝi travivas ankaŭ grandajn mal-facilojn. Nun ni havas grandegan atakon kontraŭ familio. La ideologio gender volas ŝanĝi ĉion: la rolon de virino, la rolon de viro, la rolon de la tuta familio… Ili volas subigi al detruado ĉion tion. La socio kaj Eklezio ne volas tian viv-manieron en Meksikio – substrekas episkopo Guardiola. – Ni deziras vivi laŭ la kristanaj valoroj. Tio estas nun nia milito – li aldonas, atentigante ankaŭ pri aliaj problemoj, kiel abortigo, krimeco aŭ koruptado.

La nova sanktulo José Sánchez del Rio batalis kaj pereis defende al la katolika kredo kaj rajto ĝin konfesi. Li estis beatigita de la Sankta Patro Benedikto la Deksesa en la grupo de 13 meksikaj martiroj en la jaro 2005 kaj kano-nizita de la Sankta Patro Francisko la 16an de oktobro 2016.

Li estu ankaŭ nia patrono en la jaro de tutpollanda akcepto de la reĝado de Kristo kaj sindono al lia Dia povo. En la lasta letero sankta José skribis:

Sahuayo, la 10an de februaro 1928

Senora Maria Sanchez Olnedo

Amata Onklino, mi estas kondamnita al morto. Je la oka kaj tridek minutoj venos la avidata momento. Dankon al Vi por ĉio, kion Vi faradis por mi, Vi kaj Magdalena. Mi ne estas kapabla skribi al Panjo; faru tion anstataŭ mi, mi petas, kaj skribu al Ŝi.(…) Kristo vivas, Kristo reĝas, Kristo regas. Vivu Kristo Reĝo kaj Dipatrino el Gvadelupo!

José Sánchez del Rio, kiu pereis defende al sia kredo.

 

Sławomir Jagodziński

El: La taga gazeto Nasz Dziennik (oktobro 2016)

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

___________________________________________________________________________________

 

Kial oni lernas lingvon? Oni lernas lingvon, gravan aǔ negravan, kun granda esprim-povo aǔ sen ĝi, altrudeman aǔ ne, simple ĉar ĝi estas necesa. Kaj lingvo fariĝas necesa, ĉar ĝi estas uzata. Jam estas tempo, ke ni konvinkiĝu, ke nur la enkon-duko de Esperanto en la praktikan uzon en la plej diversaj fakoj de la homa aktivado sur internacia nivelo povas sukcesigi Espe-ranton kiel internacian lingvon.           Tibor Sekelj

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony