Numero 101 – septembro 2013

LA MAGIOJ

Tiu mia artikolo estas dediĉita al tiuj, kiuj kredas je magioj kaj asertas, ke magioj estas parto de ĉiutaga homa vivo.

La atingaĵoj de nuntempa medicina scienco tute ne kompareblas kun iamaj, antikvaj legendoj kaj religiaj skrib-aĵoj. Aperis sin trudantaj kuracistoj, kiuj klarigas kaj diras, ke tiujn siajn superkapablojn ili aŭ ricevis denaske, aŭ aki-ris rekte de Dio. Tio estas nur trompoj por frivolaj homoj.

Se eventuale iuloke estas ia sukceso, tion oni ĉiam trograndigas. Tiu, ofte imaga sukceso devas esti analizita. Tiel nomatan „faron kaj fuŝon” de magioj ili faras tute kaŝe, enigme, pro tio homoj ne povas vidi kaj konvinkiĝi. Se ili vere atingas egan sukceson, sendube ili laborus en malsanulejoj tutmonde, anstataŭ kaŝi sin antaŭ popolo kiel mensoguloj, ŝtelistoj aŭ kiel nevidebla imagebla spirito.

Ĉu Vi vidis homon kun detranĉita mano reveni kun tuta mano resanigita per magioj? Sed la tradicia medicino faras tion plensukcese.

Oni devas scii, ke sorĉistoj influas nur sur tiujn, kiuj estas anticipe konvinkitaj laŭ sugestio kaj kredas je sorĉoj.

Rezignante pri tiuj pseŭdokuracistoj, kompreneble, ni ne devas nei uzadon de drogherboj, kiuj estis utiligataj dum pasintaj jarcentoj kaj perfekte pruvis siajn sanigajn efikojn.

Notindas, ke en nia lando (Bulgario) kelkaj malsuk-cesaj reformoj en sanprotekto kaj amasa malriĉeco de la popolo aktivigis diversajn aŭguristojn, imagajn nerealajn „kuracistojn”. Iliaj erarigaj agadoj estas malplikostaj kaj foje pli allogaj, kompare kun ege multekosta tradicia medi-cino kaj koruptitaj diplomitaj kuracistoj.

En la programoj de diversaj televidoj aperas rekla-moj, ke sorĉistoj povas fari miraklojn, eĉ inkluzive de la plej malicaj t.n. „nigraj magioj” en kiuj neniu povas fuŝi, krom la sorĉisto-magiokreinto mem.

Tute ne kompreneble estas fari sociajn publikajn re-klamojn, kiuj utiligas friponojn, ĉantaĝistojn, kaj samtempe erarigas, damaĝas malriĉulojn, malsanan loĝantaron.

 

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony